Côtes-d'Armor
franca departemento From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Côtes-d’Armor [kot daʁmɔʁ] (bretone Aodoù-an-Arvor) estas franca departemento (n-ro 22) en la regiono Bretonio (franca regiono). Ĝi estas 6 878 km2 granda kaj havis 597 085 loĝantojn en la jaro 2013[1]. Ĝi enhavas 356 komunumojn.

La departemento antaŭe nomiĝis Côtes-du-Nord (“Nordaj marbordoj”). La nova nomo, elektita en 1990, devenas de la bretona lingvo kaj signifas “marbordoj de la lando ĉe la maro” (Vd la artikolon Armoriko).
Remove ads
Plej grandaj urboj
- Saint-Brieuc (bretone Sant-Brieg): 46 173 loĝantoj
- Lannion (Lannuon): 19 920
- Dinan (Dinan): 10 851
- Guingamp (Gwengamp): 7 276
Arondismentoj
La departemento dividiĝas al kvar arondismentoj:
Mapo de la departemento Côtes-d'Armor kun la nunaj administraj limoj kaj ĉefaj urboj |
Remove ads
Kulturo
Lingvoj
Oni ĉie parolas la francan lingvon, sed estas parolataj ankaŭ regionaj lingvoj: la bretona okcidente (kelta lingvo) kaj la galoa lingvo oriente (latinida lingvo).
Esperanto
En eta vilaĝo nomata Plouézec (Ploueg-ar-Mor) okazas ĉiujare la plej grava esperanta renkontiĝo en Bretonio: la Internaciaj Renkontoj de Pluezek.
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads