Saint-Cast-le-Guildo

komunumo en la departemento Côtes-d'Armor de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia

Saint-Cast-le-Guildo
Remove ads

Saint-Cast-le-Guildo - jen france, prononco [sɛ̃kaləgildo], bretone Sant-Kast-ar-Gwildoù - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 3 353 loĝantoj sur areo de 22,63 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 148 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Lannion kaj al la kantono Pléneuf-Val-André / Pleneg-Nantraezh. La teritorio havas komunan limon kun Matignon, Saint-Lormel kaj Saint-Pôtan.

Rapidaj faktoj Saint-Cast-le-Guildo / Sant-Kast-ar-Gwildoù, komunumo ...
Remove ads

Geografio

Situo

Tiu banurbo situas ĉe Côte d'Émeraude, inter Saint-Jacut-de-la-Mer kaj Kabo Fréhel.

La urbo ĉe la bordo, konsistas el la kvartaloj Le Bourg, L'Isle, Les Mielles kaj La Garde. La Granda Plaĝo situas inter la Pinto de la Garde kaj la Pinto de Saint-Cast. Tamen estas multaj aliaj plaĝoj (Pen Guen, Quatre Vaŭ, La Fosse, La Pissote, La Mare, La Fresnaye).

Loĝantaro

La urbo enhavas 3 500 loĝantojn vintre, kaj preskaŭ 35 000 somere.

Pluraj hoteloj kaj gastoĉambroj estas tutjare malfermitaj. Estas ankaŭ multaj kampadejoj kaj gastloĝejoj sur la komunumo.

Remove ads

Nomo de la loko

La nomo eble venas de sankta Cast (aŭ Kadu), filo de irlanda princo, disĉiplo de (Jacut) kaj granda vojaĝanto; patrono de la vojaĝantoj kaj kavaliroj. Alia hipotezo estas misformo de la bretonaj vortoj lan = valo kaj cad = batalo.

Historio

En la kastelo de Guildo loĝis princo Ĝilo de Bretonio, filo de la duko Johano la Kvina de Bretonio, enkarcerigita poste kaj mortigita en 1450.

La batalo de Saint-Cast okazis en 1758. Okazis angla albordiĝo proksime de Dinard. Ne povante transiri la riveron Rance por ataki Saint Malo defendata per fortikaĵoj plifortigitaj de Vauban, la britaj trupoj retretis kaj deziris reiri al la ŝiparo, kiu estis ŝirmita antaŭ Saint-Cast. Ili estis atakitaj kaj venkitaj per la franca armeo estrata de la duko de Aiguillon kaj bretonaj volontuloj, la 11-an de septembro sur la granda plaĝo de Saint-Cast dum sia reenŝipiĝo.

Kulturo kaj heredaĵo

Kultura heredaĵo

Thumb
La haveno

Saint-Cast-le-Guildo posedas nur unu monumenton regsitritan en la inventaro de la historiaj monumentoj : la restaĵoj de vilao aŭ romia milita postenejo. Tiuj restaĵoj estis klasitaj MH en 1938[1].

Elstaruloj ligitaj al la komunumo

Heraldiko

Pliaj informoj Blazono, Detaloj ...
Remove ads

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads