Kajao (urbo)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Kajao (urbo)
Remove ads

Callao estas la dua plej grava urbo en Peruo, situanta okcidente de la perua ĉefurbo Lima. Ĝi troviĝas ĉe la marbordo de la Pacifika oceano kaj etendiĝas sur areo de 146,92 km², de kiuj 17,63 km² apartenas al la apudaj insuloj San Lorenzo (Peruo), Frontón, Cavinzas, Palomino kaj Redonda. En 2005 la urbo havis 824.329 loĝantojn. En Callao estas la Flughaveno Jorge Chávez. Ekspedicio Kon-Tiki startis en Callao je la 28-a de aprilo 1947.

Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Thumb
Malnova mapo de Callao
Remove ads

Administra divido

La urbo havas ses distriktojn: Bellavista, Carmen de la Legua, La Perla, La Punta, Ventanilla kaj Callao.

Klimato

La klimato de la urbo Callao estas tre malseketa kaj nuba dum la tuta jaro. Dum somero tamen la klimato tie estas agrabla, ĉar oni povas ĝui ankaŭ iom da sunradioj. La temperaturo tie alproksimiĝas al 19,2 °C.

Famuloj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads