Ningbo

urbo en Ĝeĝjango, Ĉinio From Wikipedia, the free encyclopedia

Ningbo
Remove ads

Ningbo (ĉine 寧波市/宁波市) estas metropolo, havenurbo, ĉefsidejo de mararmeo kaj universitata urbo en Ĉinio. La municipo administras ankaŭ la proksimajn urbojn kaj distriktojn.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Remove ads

Geografio

Ningbo etendiĝas laŭ Orientĉina maro ĉe enfluejo de rivero.

Historio

Ningbo havas proksimume 7 miljarajn historiojn. Ĝi estis grava komerca loko de la silka vojo. Portugaloj komercadis tie ekde 1522. La britoj pro Traktato de Nankingo akiris la komercadon en 1842. Poste okazis ribelo kaj ĉina-franca mara batalo. En 1940 la japanoj bombardis la urbon.

Ekonomio

Motoro de la ekonomio estas la haveno, kie komercadis jam en la 7-a jarcento.

Klimato

Thumb
Riverbordo ĉe Ningbo
Thumb
Templo de Ningbo
Thumb
Ponto en Ningbo

Ningbo havas subtropikan klimaton kun influo de musono. La tutjara averaĝa temperaturo estas 17 °C. En junio kaj aŭgusto tio estas proksimume 30 °C. Foje dum vintro iomete frostas. Jare pluvas po 1450 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter marto-septembro.

Trafiko

Ningbo havas internacian flughavenon, havenon, gravajn pontojn, 2 fervojajn liniojn kaj 5 ĉefvojojn. En la urbo metroo konstruiĝas.

Vidindaĵoj

Kulturo

La legendo de Liang Shanbo kaj Zhu Yingtai estas tragika amhistorio inter Liang Shanbo kaj Zhu Yingtai. La legendo naskiĝis en la urbo Ningbo kaj estas unu el la kvar plej famaj legendoj en Ĉinio. La malfeliĉa paro estas konata ankaŭ kiel Romeo kaj Julieta de Oriento.

Famuloj

Ĝemelurboj

Vidu ankaŭ

Fontoj

  • Angla Vikipedio
Thumb
Katedralo de Ningbo
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads