Carcar

urbo de la Filipinoj From Wikipedia, the free encyclopedia

Carcar
Remove ads

Carcar, [karkar] - tagaloge Lungsod ng Carcar - estas kvinaklasa komponenta urbego en Filipinoj, en insulo Cebu, en regiono Centraj Bisajoj, en provinco Cebuo. Carcar havas 15 distriktojn. Carcar apartenas al urbaro de Cebuurbo.

Thumb
Monumento en Carcar
Thumb
Larĝa panoramo pri urbodomo de Carcar
Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...
Remove ads

Geografio

Carcar situas en meza parto de la insulo ĉe la orienta marbordo sur deklivoj . Talisay (Cebu) troviĝas 28, regiona kaj provinca ĉefurbo Cebuurbo 38, Mandaue 41, Lapu-Lapu 43, Legazpio (Albajo) 339, Dabao 402, Puerto Princesa 539, General Santos 475, ĉefurbo Manilo 576, Kezonurbo 581, Laoag 960 kilometrojn (aere) .

Historio

La loknomo de Carcar estis "Sialao". Ĝi iĝis municipo en 1599 kaj estas konsiderita unu el la plej malnovaj urboj en Cebuo. La hispana dominado okazis 3 jarcentojn, poste sekvis regado de Usono en la unua parto de 20-a jarcento. Inter 1942-1945 la japanoj regis. En la 2000-aj jaroj Carcar atingis la internacian kriterion urbego (pli granda, ol cent mil), en 2007 ĝi ricevis la titolon sendependa komponenta urbo, sed poste ĝi dufoje perdis tiun statuson, fine en 2011 la tribunalo remetis la urban statuson.

Thumb
Placo en Carcar
Remove ads

Trafiko

Carcar estas atingebla voje laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke, krome kuras vojo al interno de la insulo ĝis la okcidenta marbordo.

Klimato

Carcar situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas po 1639 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-decembro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Religio

Thumb
Kirko en Carcar

La plej ofta religio estas la katolika.

Vidindaĵoj

  • kirko
  • pluraj historiaj domoj
  • strandaj domoj
  • statuoj

Fontoj

  • WikiTrans
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads