Cebuo
provinco de la Filipinoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Cebuo aŭ Cebu [sebu] estas provinco de Filipinoj, konsistanta el la insulo de Cebu kaj 167 ĉirkaŭaj insuloj. Ĝi situas oriente de la insuloj Negros, okcidente de Lejteo kaj Boholo kaj estas parto de la administra regiono Centraj Bisajoj (cebue Tunga-tungang Kabisay-an kaj tagaloge Gitnang Kabisayaan or Gitnang Visayas). Cebuo estas longa mallarĝa insulo longa 225 km el nordo suden, ĉirkaŭata de 167 najbaraj malgrandaj insuloj, kio inkludas la insulojn Maktano, Bantajano, Malapascua, Olango kaj Kamotoj. La regiono havas mallongajn marbordojn, ebenaĵojn kaj ĉebordajn ebenaĵojn. Laŭ la stato de 2024 en la regiono Cebuo vivis 1 412 726 loĝantoj sur areo de 4 943,72 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 286 loĝantoj/km².

Ties ĉefurbo estas Cebuurbo, la plej antikva urbo de Filipinoj kiu formas parton de la Cebua Metropola Areo kun kvar najbaraj urboj nome Danao (urbo), Lapu-Lapu, Mandaue kaj Talisay (Cebu) kaj ok aliaj municipoj. La Internacia Flughaveno Mactan-Cebu, situa en la insulo Maktano, estas la dua plej grava flughaveno de Filipinoj.
Cebuo estas unu el la plej disvolvigitaj provincoj de Filipinoj, kie Cebuurbo estas la ĉefa centro de komerco, edukado kaj industrio en la Bisajoj.
Remove ads
Urboj en Cebuo
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads




