Kardeloj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Kardeloj
Remove ads

La genro Carduelis[1] estas granda grupo de birdoj de la familio de Fringedoj. Ĝi inkludas la subgrupojn de la verdaj fringoj, flamkardeloj, propraj kardeloj, Kanaba kardelo, Flavbeka kardelo kaj la neafrikaj siskinoj. Neniu specio de tiu grupo havas teritoriojn en interno de Afriko (kie ili estas anstataŭataj de la rilata genro Serinus), kaj la centroj de la evoluo estis probable Eŭrazio kaj Nordameriko, kun duaranga radiaĵo en la Novtropikoj.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Remove ads

Sistematiko

La interrilataro de tiuj specioj estas komplika kaj polemikiga. Preskaŭ certas ke la krucbekuloj devenis fakte el prauloj de flamkardeloj tre ĵuse, kaj oni sugestis, ke ili estu lokitaj en la saman genron, por kiuj la nomo Loxia havu prioritaton. Aliflanke la verdaj kardeloj (kiuj estas ŝajne la plej distinga grupo) kaj la flamkardeloj estis metataj en apartajn genrojn, kio povus esti la plej taŭga sistemo esprimi kaj la faktan evoluan rilataron kaj la evolue signifan distingon de la krucbekuloj. La molekulaj datumoj indikas, ke la plej grandaj stirpoj disiĝis fine de la Mioceno (Tortoniano, antaŭ ĉirkaŭ 9-7 milionoj da jaroj), sed tio ne povas sugesti iun ajn fortikan taksonomian aranĝon, ĉu de la grandaj grupoj, ĉu inter la stirpoj de Carduelis sensu stricto (kardeloj en la malvasta senco), aŭ eĉ inter du apartaj stirpoj de Serinus (Ryan et al., 2004).

Ĉi tie, la specioj de Carduelis sensu lato estas listataj laŭ la nuna kono. La genro Carduelis sensu stricto povus esti poste disigata kaj tiam nur la Eŭropa kardelo kaj la Citronkardelo kaj la Korsika kardelo (denove lokataj en tiu genro) restus en Carduelis.

Remove ads

Verdaj kardeloj

(Sub)Genro Chloris

Flamkardeloj

(Sub)Genro Acanthis

Krucbekuloj

(Sub)Genro Loxia

La taksonomio de Loxia estas komplika, kaj la (sub)genro povus konsisti ĉu el tri specioj aŭ eble dekduoj. La subaj specioj estas nur tiuj almenaŭ provizore akceptataj de plej parto de fakuloj.

Remove ads

Carduelis sensu stricto

grupo Carduelis

grupo Linaria – Kanaba kardelo kaj Flavbeka kardelo

grupo Spinus – Amerikaj kardeloj kaj siskinoj

Amerikaj kardeloj

Nordaj siskinoj

Novtropikaj kardeloj

Fosilia specio

Remove ads

Eblaj specioj de Carduelis

Tiuj specioj povus esti rilataj al diversaj grupoj aŭ subgenroj nune klasitaj kiel membroj de Carduelis sed ili ne estis ankoraŭ studataj biokemie:

  • Montoserino, Serinus estherae – (malklara rilato).
  • Tibeta serino, Serinus thibetanus - (foje Tibeta siskino, Carduelis thibetana estas uzata ĉe Grimmett et al. 1999).
  • Ankobera serino, Serinus ankoberensis - (Carduelis ankoberensis ĉe listo de African Bird Club).
  • la Orflugilaj dikbekuloj, Rhynchostruthus sp. - (rilato kun Carduelis studata ĉe Fry et al. 2004 kaj Martins 1987)
Remove ads

Lastatempaj taksonomiaj ŝanĝoj

La 18an de decembro, 2009, la Laboratorio Cornell de Ornitologio, laŭ sia fakuleco kiel zorganto de la Listo Clement, faris la jenan aserton: "Laŭ NACC ĉi tie ni disigas la genron Carduelis en kvar genrojn: Carduelis (Kanaba kardelo kaj Flavbeka kardelo), Spinus (siskinoj), Acanthis (flamkardeloj), kaj Chloris (verdaj fringoj). Similaj revizioj necesas pri Carpodacus kaj Serinus, sed ni prokrastas tiajn ŝanĝojn ĝis posta dato."[2]. Tio sekvas similan ŝanĝon kiu estis publikita en la 50a suplemento de la Listo AOU Checklist of American Birds, "La subgenroj Acanthis kaj Spinus estas altigitaj al genroj, kaj la genro Chloris estas disigita el la genro Carduelis."[3]

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads