Carl von Ossietzky

germana publicisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Carl von Ossietzky
Remove ads

Carl von OSSIETZKY [karl fon osJECki] (naskiĝis la 3-an de oktobro 1889 en Hamburgo, mortis la 4-an de majo 1938 en Berlino) estis germana pacisto, kontraŭnaziulo kaj verkisto.

Rapidaj faktoj Persona informo, Memorigilo ...

Jam ekde 1911 li verkis pacismajn gazetartikolojn, kaj lia servo dum la unua mondmilito eĉ fortigis lian sintenon kontraŭ militarismo kaj naciismo. Pro artikolo malkaŝanta la sekretan armadon de la germana Reichswehr, oni arestis lin en 1931, sed amnestio liberigis lin unu jaron poste. Inter la manifestacie ĝisprizonporden kunmarŝantoj estis ankaŭ la aŭstra verkisto kaj eksa oficiro Alexander Roda Roda.

Post kiam en 1933 la nazioj akiris potencon, li denove estis arestita kaj portita al faŝisma koncentrejo. La Premion Nobel de Paco, kiun li gajnis en la jaro 1935, li ne rajtis akcepti: Adolf Hitler malpermesis al li kaj al ĉiu germana ŝtatano la akcepton de tiu ĉi premio.

Post fortaj protestoj el la tuta mondo Carl von Ossietzky povis forlasi la koncentrejon en la jaro 1936. Du jarojn poste li mortis pro la sekvoj de la aresto.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads