Catanduva

municipo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo From Wikipedia, the free encyclopedia

Catanduva
Remove ads

Catanduva estas municipo kaj grandurbo de la brazila subŝtato San-Paŭlio. Ĝi estas centro de la samnoma mikroregiono. La loknomo signifas en loka indiĝena lingvo (Caa-tã-dyba): "malglata herbo" aŭ "nesana vegetaĵaro".

Rapidaj faktoj Administrado, En TTT ...
Thumb
Larĝa panoramo de Catanduva
Remove ads

Bazaj informoj

Thumb
Catanduva en la subŝtato (ruĝe).

Geografio

Thumb
Panoramo en Catanduva
Thumb
Kirko en Catanduva

Catanduva situas en montaro laŭ rivero en sudorienta parto de la lando. Campinas troviĝas 276, San-Paŭlo (urbo) 360, Guarulhos 361, Curitiba 477, Goiânia 498, Belo Horizonte 541, Campo Grande 592, Nova Iguaçu 597, Braziljo 605, Rio-de-Ĵanejro 623, Porto Alegre 1015, Salvador de Bahio 1433, Teresina 1905, Maceió 1907, Recife 2097, São Luís 2132, Belém 2190, Natalo (Brazilo) 2261, Manaus 2334 km.

Remove ads

Historio

La komenca historio de Catanduva estas nebula, pli certaj informoj venis en mezo de la 19-a jarcento. En la komenco de la 20-a jarcento ĝi estis konata kiel Cerradinho, malgranda vilaĝo. En 1909 ĝi estis levita al distrikto kun la nomo Vila Adolpho, en 1917 sidloko de la municipo.

Ekonomio

La ekonomia bazo de Catanduva estas la komerco kaj la servoj. La industrio estas malpli grava. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas kaj prilaboras plej ofte sukerkanojn, iomete kafojn, oranĝojn kaj maizojn.

Thumb
Urbocentro de Catanduva
Thumb
Vido en Catanduva
Thumb
Konstruaĵo en Catanduva

Trafiko

Catanduva situas en mezo laŭ ŝoseo inter São José do Rio PretoSão Carlos (São Paulo), sed kuras ankaŭ flankovojoj al la proksimaj urbetoj. La urbego havas ankaŭ fervojan kontakton kaj malgrandan flughavenon.

Klimato

Catanduva situas en humida tropika zono kun sekaj kaj mildaj vintroj kaj varmaj, malsekaj someroj. La averaĝa temperaturo estas 23 °C. Jare pluvas po 1362 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter decembro-marto pli ofte.

Vidindaĵoj

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads