Cecilia Tortajada

meksika media esploristino From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Cecilia Tortajada estas meksika media esploristino. Ŝi naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1962 en Ixtlán del Río, federacia subŝtato Najarito (Nayarit) de Meksiko, do nun estas 63-jaraĝa. Gradon de bakalaŭro ŝi ricevis en la Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko post 5 jaroj da studado en 1986, en 1994 ŝi magistriĝis ĉe la universitato de gubernio Kagaŭa en Japanio, en 1999 duafoje magistriĝis kaj en 2001 doktoriĝis ĉe la Reĝa Teknika Altlernejo en Stokholmo, Svedio, kaj en 2007 ankoraŭ triafoje magistriĝis en la Universitato de Zaragozo en Hispanio. Ekde aprilo 2014 ŝi instruas en la lernejo Lee Kuan Yew de publika politiko kadre de la Nacia Universitato de Singapuro kaj ekde januaro 2021 aldone en la universitato de Glasgovo.[1] Interalie, ŝi ekde 2025 estas membro de la Papa Akademio de la Sciencoj de la Vatikano.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads