Centropoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Centropoj estas unu el ĉirkaŭ 30 genroj de birdoj de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la kukolojn, la aniojn, la vojkurulojn kaj la hoacinon. Ili loĝas en la Malnova Mondo. Ĉiuj el ili apartenas al la subfamilio Centropodinae kaj al la genro Centropus. Malkiel multaj el la kukoledoj de la Malnova Mondo, la centropoj ne estas nestoparazitoj. Aliflanke ili havas sian propran reproduktan singularecon: ĉiu membro de la genro estas iagrade inversita laŭ la seksa rolo, tiele ke la pli eta masklo plie zorgas la idaron. Almenaŭ unu specio de centropo, la Nigra centropo, estas poliandria (Andersson 1995). Ĵusaj pruvoj per DNA sugestas, ke ili devus esti levita al statuso de familio, kiel la Centropodedoj.
La genronomo kombinas la grekajn vortojn kentron kun la signifo "sprono" aŭ "pikilo" kun pous kun la signifo "piedo".[1]
Remove ads
Specioj
- Avelkapa centropo, Centropus milo, Salomonoj
- Nigrablanka centropo, Centropus ateralbus, Bismarkoj
- Eburbeka centropo, Centropus menbeki, Aru-insuloj kaj Nov-Gvineo
- Biaka centropo, Centropus chalybeus, Biako
- Ruĝeca centropo, Centropus unirufus, Luzono
- Verdabeka centropo, Centropus chlororhynchus, Srilanko
- Nigravizaĝa centropo, Centropus melanops, sudaj Filipinoj
- Nigrakapuĉa centropo, Centropus steerii, Mindoro
- Mallongfingra centropo, Centropus rectunguis, Malesia
- Sulavesa centropo, Centropus celebensis, Sulaveso
- Gabona centropo, Centropus anselli, Kongaj arbaroj
- Nigragorĝa centropo, Centropus leucogaster, Gvine-Konga regiono
- Senegala centropo, Centropus senegalensis, malsupra Nila valo kaj Sub-Sahara Afriko
- Monaĥcentropo, Centropus monachus, norda sub-Sahara Afriko
- Kuprovosta centropo, Centropus cupreicaudus, Mjombaro kaj apudaj areoj
- Blankbrova centropo, Centropus superciliosus, Sub-Sahara Afriko
- Burĉela centropo, Centropus burchellii, Mjombaro kaj apudaj areoj
- Sunda centropo, Centropus nigrorufus, Javo
- Granda centropo, Centropus sinensis, Hindomalajzia areo
- Madagaskara centropo, Centropus toulou, Sejŝeloj kaj Madagaskaro
- Goljata centropo, Centropus goliath, Nordaj Molukoj
- Nigra centropo, Centropus grillii, Sub-Sahara Afriko
- Filipina centropo, Centropus viridis, Filipinoj
- Bengala centropo, Centropus bengalensis, Hindomalajzia areo
- Viola centropo, Centropus violaceus, Bismarkoj
- Nigrabeka centropo, Centropus bernsteini, Nov-Gvineo
- Kaia centropo, Centropus spilopterus, Kai-insuloj
- Fazancentropo, Centropus phasianinus, Timoro, Aŭstralio kaj Nov-Gvineo
- Andamana centropo, Centropus andamanensis, Andamanoj
Remove ads
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



