Chiara Raggi
Itala esperanta kantistino From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Chiara Raggi (artistnomo Kjara) estas Esperanto-kantistino, kantaŭtorino, komponistino, kantistino, gitaristino. Ŝi kantas proprajn kantojn en la itala lingvo kaj ekde 2018 ankaŭ en Esperanto.
Remove ads
Biografio
Naskiĝinte en Rimini, Chiara Raggi studis en Supera Instituto pri Muziko "Giovanni Lettimi" de Rimini kaj daŭrigis en Konservatorio de Torino "Giuseppe Verdi". Finalisto ĉe la Nacia Premio Bianca d'Aponte 2018 por la kantaŭtoro. Ŝia disko "Blua Horizonto" aperis tute en Esperanto. Ŝi estas la unua profesia itala kantistino, kiu uzas Esperanton[mankas fonto].
Ŝi edziniĝis en 2024. En septembro de la sama jaro ŝi fariĝis patrino de filino.
Remove ads
Distingoj
- En 2020, ŝi ricevis Diplomon pri Elstara Arta Agado de UEA "pro la elstara kontribuo al la muzika Esperanto-kulturo, interalie per sia koncerto, kiu fermis la virtualan 52an Malferman Tagon, kaj pro sia regula reta prezentado dum la socia izoliĝo".
- En 2022, ŝi atingis la 1-an lokon en la Eŭropa Kantokonkurso pri Minoritataj Lingvoj 2022 (Eurovision minorities languages 2022) [1][2].
- En 2024, ŝi ricevis la FAME-Kulturpremion.

Remove ads
Diskaro
- 2009 - Molo 22 (eldonita de La.Za.Ri.Mus)
- Confessioni
- Molo22
- Moschina
- E cambiata la notte
- Inesorabile fragilità
- Stomaco e musica
- Alcune mattine
- Non è importante
- Il viaggio
- Angelo rosso
- 2015 - Disordine (eldonita de Musica di Seta)
- L'animale
- Disordine
- Amo amabilmente
- Sette ore
- Come la neve
- Allo specchio
- Quando s'è la luna
- Sorpresa sia
- Sabbia e vento
- Un orizzonte blu
- Restera
- Un solo tempo
- 2017 - Lacrimometro (eldonita de Musica di Seta)
- Lacrimometro estas itala inventita vorto de Kjara. Signifas mezurilo de larmoj, do larmomezurilo en Esperanto
- 2019 - Blua Horizonto (en Esperanto, kuneldono de Itala Esperanto-Federacio, Musica di Seta kaj Vinilkosmo)
- Surprizo Jen
- Senplane iradi
- Blua horizonto
- Moleo 22a
- Amas mi aminde vin
- Lasu min plukanti
- Vi retrovos min
- Tutnature
- Kiel la neo
- Senpardona Rompeblo
- 2020 - Mozaiko (unuopaĵo en Esperanto, kuneldono de Musica di Seta kaj Vinilkosmo)
- 2021 - La Natura e la Pacienza (eldonita de Musica di Seta)
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads