Chou Io

entomologo From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

CHOU Io (周尧; foje skribata ankaŭ ZHOU Yao; naskiĝis la 8-an de junio 1912 en Ningbo, mortis la 16-an de decembro 2008 en Yangling) estis ĉina entomologo kaj esperantisto.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...

Li publikigis multajn centojn da sciencaj verkoj, plejparte en la ĉina, kaj estas rigardata kiel la plej fama ĉina entomologo.

Lerninte Esperanton jam en 1929, li dum pli ol 70 jaroj aktivis por la lingvo. Li fondis plurajn Esperanto-asociojn, kunlaboris ĉe esperantaj vortaroj, aldonis esperantajn resumojn al entomologiaj artikoloj, aperigis ĉinlingvajn sciencajn revuojn kun esperantaj titoloj (ekz. "Revuo de Sistematika Entomologio"), fondis (parte esperantan) eldonejon (Tianze Eldonejo) kaj (en 1986) sciencan muzeon, kies nomo "Entomologia Muzeo" estas legebla sur ĝia ekstera muro ne nur en la ĉina, sed ankaŭ en Esperanto (kaj nur iam poste ankaŭ en la angla).

Remove ads

Verkoj en Esperanto

  • Ĉinio marŝas en insekta mondo (1986)
  • Miaj primaveroj kaj aŭtunoj pasintaj. La notoj de la agadoj de unu entomologo-esperantisto dum 60 jaroj. Dulingva (ĉina-esperanta), Tianze Eldonejo, 122 p. (1990)

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads