Christian Stocker

aŭstra advokato kaj politikisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Christian Stocker
Remove ads

Christian STOCKER (naskiĝinta la 20-an de marto 1960 en Wiener Neustadt) estas aŭstra advokato kaj politikisto. Post trapaso de la abiturienta ekzameno ĉe la nehumanisma gimnazio en sia naskiĝurbo, li studis inter 1979 kaj 1986 jursciencojn ĉe la universitato de Vieno. Tio finiĝis per doktoriĝo en 1988. Ekde 1994 li deĵoras kiel memstara advokato.[1]

Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Thumb
Christian Stocker, 2025

De 2000 li estas vicurbestro je Wiener Neustadt; samjare li fariĝis tie loka frakciestro de Aŭstria Popola Partio (ÖVP). De la 12.6.2019 li estas ano de la Nacia Konsilio; por la partio ÖVP li estis ekde septembro 2022 ĝenerala sekretario.[2] En la 5.1.2025 li nomumiĝis provizora partiestro de ÖVP [3], post la abdiko de Karl Nehammer.[4] Post interkonsento kun la socialdemokratoj kaj la liberaluloj fine de februaro, li fariĝis kandidato por la kanceliereco.[5]

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads