Wiener Neustadt

komunumo en Malsupra Aŭstrio From Wikipedia, the free encyclopedia

Wiener Neustadt
Remove ads

Wiener Neustadt [vi:ner nojŝtat] (hungare Bécsújhely [be:ĉujhej] aŭ Bécsi Újváros) estas urbo en la nordokcidenta parto de Aŭstrio, sude de Vieno, en Malsupra Aŭstrio, ĉe la bordo de rivero Fischa, kun ĉirkaŭ 38.000 loĝantoj. La urbo estas grava fervoja punkto.

Tiu ĉi artikolo ... Tiu ĉi artikolo pritraktas unu el pluraj samnomaj urboj kun la germanlingva nomo Neustadt ("nova urbo") en Mezeŭropo. Pri la aliaj samnomaj urboj - cetere ekzistas formala komuna asocio de ĉiuj tiuj urboj - vidu la apartigilon Neustadt.
Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Thumb
La monaĥejo el la 13a jc. Ĝi apartenis al dominikanoj, nun muzeo.

Ĝin fondis la Babenberga duko Leopoldo la 5-a 1194. Wiener Neustadt akiris urbajn rajtojn en 1277 kaj tiutempe havis faman monfarejon. La floranta epoko de la urbo estis en la 15-a jarcento, kiam ĝi estis sidejo de Frederiko la 3-a, romia kontraŭ-imperiestro. La urbo tiel ekmalgraviĝis en la 17-a jarcento, ke oni malpermesis la elmigradon per imperiestra dekreto.

La urbo havis ekde la 13-a jarcento fortikaĵon, el kiu restis nur unu turo (el tri), kiu servas nun kiel muzeo (turmenta turo). Aliaj gravaj konstruaĵoj estas la katedralo el la 13-a jc. (Liebfrauenkirche), iama jezuita kolegio (1737–1743, nun muzeo), la fortikaĵo el la 13-a jc, kie naskiĝis la german-romia imperiestro Maksimiliano la 1-a (1459–1519) kaj kie troviĝas lia tombo. Gravas ankaŭ la Neukloster (Nova Monaĥejo) kun preĝejo el la 13-a jc.

En la fortikaĵo funkciis inter 1752–1919 kaj ekde 1958 denove la Militara Akademio de Maria Teresia. Tie estis enprizonigitaj la juĝitoj de la Wesselényi-komploto: Péter Zrínyi, Ferenc Frangepán, pli poste Ferenc Rákóczi la 2-a.

En la urbo funkcias ankaŭ Teknika Altlernejo, instrua instituto por handikapuloj.

Ekde 1958 troviĝas en la urba centro la Esperanto-Park.

Remove ads

Famuloj rilataj al Wiener Neustadt

Eksteraj ligiloj

Oficiala retpaĝo: www.wiener-neustadt.at germane

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads