Collonges-la-Rouge

komunumo en la departemento Corrèze de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia

Collonges-la-Rouge
Remove ads

Collonges-la-Rouge estas franca komunumo lokita en la departemento Corrèze kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 455 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2007.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Lando ...

La komunumo famiĝis pro siaj tipaj ruĝkoloraj konstruaĵoj. Ĝi nun estas grava turisma vidindaĵo en Corrèze.

Thumb
Blazono de Collonges-la-Rouge.
Remove ads

Geografio

Collonges-la-Rouge etendiĝas sur 14,31 km², kaj havis 455 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas po 32 homoj laŭ kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Corrèze, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La komunumo troviĝas en la geografia baseno de Brive-la-Gaillarde, en la sudokcidenta parto de la departemento.

Remove ads

Historio

La departemento Corrèze estis oficiale kreita la 4-an de marto 1790 dum la franca revolucio. Collonges-la-Rouge antaŭe apartenis al la reĝa provinco Limoĝio.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la komunumo S-ino Paulette Fender, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Administrado

Collonges-la-Rouge apartenas al la kantono de Meyssac, kies ĉefurbo estas Meyssac. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Brive-la-Gaillarde, unu el la tri arondismentoj de la departemento Corrèze.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads