Concertgebouw

From Wikipedia, the free encyclopedia

Concertgebouw
Remove ads

La Reĝa Koncertejo (nederlande Koninklijk Concertgebouw, [ˌkoːnɪnklək kɔnˈsɛrt.xəˌbʌu̯]) estas koncertejo en Amsterdamo, Nederlando. La nederlandlingva termino "concertgebouw" laŭvorte tradukeblas al "koncertdomo" aŭ al "koncertejo".

Rapidaj faktoj Bazaj datoj, Konstrustilo ...
Thumb
Fasado de Concertgebouw.
Thumb
La organo de Concertgebouw.
Thumb
La Concertgebouw en 1902

La 11an de Aprilo 2013, okaze de la 125a jariĝo de la konstruaĵo, la reĝino Beatrikso havigis la reĝan titolon "Koninklijk" al la konstruaĵo, same kiel ŝi faris antaŭe (en 1988) por la Reĝa Koncertdoma Orkestro.[1] Pro ties altaj bonkvalitoj rilate al la akustiko, la granda aŭlo ("Grote Zaal") de la Concertgebouw estas konsiderata unu el la plej bonkvalitaj koncertejoj en la mondo, kun lokoj kiaj la Symphony Hall de Bostono[2][3] kaj la Musikverein en Vieno.[4]

Ĝi servas kiel la hejmo de la Reĝa Koncertdoma Orkestro

Remove ads

La Aŭloj

La longo de la Granda Aŭlo estas 44 metroj, ĝia larĝo estas 28 metroj, ĝi altas 17 metrojn kaj ĝi havas 2037 sidlokojn. La reverbera tempo en la Granda Aŭlo estas 2,8 sekundoj sen spektantaro kaj 2,2 sekundoj kun spektantaro, figuro kiu igas la aŭlon precipe taŭga por verkoj de la Malfru-Romantika periodo, kiel ekzemple tiuj de Gustav Mahler.

La Malgranda-Aŭlo ("Kleine Zaal") estas plejparte uzita por ĉambramuzikaj koncertoj. Ĝia formo estas elipsa, 20 metrojn longa, 15 metrojn larĝa kaj 478 sidlokoj.

La Spegulo-Aŭlo ("Spiegelzaal"), nomita laŭ la speguloj sur ĝiaj pordoj, situas sub la malgranda aŭlo kaj estas simila en grandeco. Ĝi estas uzata interalie por radioregistradoj.

Remove ads

Nomoj de komponistoj en la ĉefa ejo

En la ĉefa ejo, montriĝas la nomojn de la jenaj 46 komponistoj sur balkonaj kornicoj kaj surmure:[5]

52.356223 °N, 4.879517 °O / 52.356223; 4.879517 (mapo)

Remove ads

Bildaro

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads