Konstantinos Kavafis

From Wikipedia, the free encyclopedia

Konstantinos Kavafis
Remove ads

Konstantinos Kavafis, ankaŭ konata kiel Konstantinos Petrou Kavafis (naskiĝis 29-a de aprilo 1863, mortis 29-a de aprilo 1933) estis greklingva poeto de Egiptio.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...

Kavafis naskiĝis en Aleksandrio, Egiptio, kie komence de la dudeka jarcento loĝadis ankoraŭ multege da grekoj. Lia patro estis riĉa komercisto pri importo kaj eksporto. Kiam la patro mortis en 1870, Kavafis kaj sia familio devis transloĝiĝi al Liverpool, Anglio. Li retranslokiĝis al Egiptio en 1882. Pro perfortoj tie en 1885 la familio devis denove translokiĝi, ĉi-foje al Istanbulo. En 1885 Kavafis revenis al Aleksandrio, kie li loĝis dum la restantaj jaroj de sia vivo. Tie li unue laboris kiel ĵurnalisto, poste kiel ŝtatoficisto de la egipta registaro. Li samtempe kreis poezian verkaron de tre propraj stilo kaj temoj.

Remove ads

El liaj verkoj

REĜO DEMETRIO

Post kiam la Makedonanoj forlasis lin, evidentigante, ke ili preferis Pirrhuson, reĝo Demetrio ( li estis altanima! ) tute ne kondutis, kiel oni tiam diris, kiel reĝo. Li iris demeti siajn orajn vestaĵojn, li ĵetis for siajn ŝuojn elpurpurkoloritajn ; li surmetis tre simplan vestaron, kaj fuĝis. Tiel farinte kiel aktoro, kiu fininte la prezentadon ŝanĝas la kostumon, kaj foriras.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

rete legeblaj en Esperanto

kaj far Gerrit Berveling:

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads