Creil
komunumo en la departemento Oise de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Creil [krej] estas franca komunumo lokita en la departemento Oise kaj en la regiono Pikardio.
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Creil (stacidomo). |
Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 36 494 loĝantoj sur areo de 11,09 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 291 loĝantoj/km².
Remove ads
Geografio
Creil situas en suda Pikardio, proksime al Francilio: ĝi troviĝas nur 55 kilometrojn norde de Parizo. La komunumo, kvankam nur mezgranda, disponas gravan stacidomon, multe frekventitan. Creil estas trafluata de la rivero Oise.

Ekonomio
Creil posedas havenon ĉe la rivero Oise. Ĝin administras la departementa Ĉambro pri komerco kaj industrio.
Ekzistas sur la teritorio aerbazo de la franca armeo, nomita Base aérienne 110 Creil.
Vidindaĵoj
La muzeo Gallé-Juillet, fondita en 1929 danke al donaco de S-ino Berthe Gallé, entenas belajn meblojn kaj porcelenaĵojn tipajn de la 19-a jarcenta burĝoj. La preĝejo Saint-Médard datiĝas de la 14-a jarcento.

Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



