Marl

komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Marl
Remove ads

Marl estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Recklinghausen de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Fine de decembro 2024 la urbo havis 86766 loĝantojn.

Rapidaj faktoj large district town • urba komunumo de Germanio, Ĝemelurboj ...
Thumb
urbodomaj turoj
Remove ads

Kulturo

Skulptaĵomuzeo Glaskasten

Thumb
Muzeo por skulptarto Glaskasten
Thumb
Cantico dei Cantici, Marcello Mascherini (1957) – malsanulejo Paracelsus-Klinik

Skulptaĵomuzeo Glaskasten estas muzeo por internacia skulptaĵoj en Marl. La muzeo evoluis el la artverka kolekto de la urbo en la teretaĝo de la urboparlamentejo, kiu estas ero de la urbodoma ensemblo, kiun kreis la nederlanda arĥitekturmetiejo Van den Broek en Bakema (1960 - 1967). La kresko de la artkolekto, kunebligita per la tiam valida unu-elcenta regulo por arto en la publika spaco je novkonstruaĵoj iom post iom necesigis apartan muzeon. En 1985 la teretaĝo sub la urboparlamentejo laŭ interkonsilado kun la arĥitekto tute ekipita per vitraj muroj, kio klarigas la nomon de la muzeo: Glaskasten (= vitrokesto).

Ne nur grandparto de la muzea kolekto troviĝas ekster la muzeo en la publika spaco (proksimume 70 skulptaĵoj), la interna kolekto estas de ekstere plene videbla kaj plejofte lokita eksterdirekten. La muzeo krom tio estas senpage alirebla. La ekstera kolekto estas lokita en radio da 500 metroj ĉirkaŭ la urbodoma ensemblo kaj la proksima urba lago, samkiel en diversaj urbaj distriktoj de Marl.

Filio de la muzeo loĝas en la Paracelsus-Klinik, la malsanulejo de la urbo Marl. Deko da skulptaĵoj de la muzeo estas videblaj en la malsanuleja domaro, kaj oni instalis ĉirkaŭ la malsanulejo skulptaĵovojon.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Thumb
preĝejo S-ta Georgo en la plej malnova urboparto
Thumb
turoj de la eksa minejo "Auguste Victoria"
Thumb
La urba teatro

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads