Csaba Báthori

From Wikipedia, the free encyclopedia

Csaba Báthori
Remove ads

Csaba Báthori [ĉaba bAtori], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Báthori Csaba estas hungara-aŭstra juristo, poeto, tradukisto. Lia pseŭdonimo estis Daniel Muth.

Thumb
Csaba Báthori en 2013
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

Csaba Báthori[1] naskiĝis la 26-an de decembro 1956 en Mohács.

Remove ads

Biografio

Csaba Báthori maturiĝis en piarista gimnazio en Budapeŝto en 1975, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1981. Jam dum la studentaj jaroj liaj poemoj kaj kritikoj aperis en revuoj. Post la diplomo li disidis al Aŭstrio, kie li verkis kaj tradukis ankaŭ al hungariaj revuoj. En 1987 li akiris plian juran diplomon en de:Universität Linz, poste ĝis 1996 li estis juristo en Vieno. En 1996 li hejmenvenis kaj estis liberprofesiulo en Budapeŝto. Li ricevis kelkajn nehungarajn stipendiojn inter 1998-2006, hungarajn kaj eksterlandajn premiojn inter 1995-2021.

Remove ads

Elektitaj kontribuoj

  • Holtverseny (poemoj, 1992)
  • Világnak világa (elektitaj tradukaĵoj, 1992)
  • Attila József: Ein wilder Apfelbaum will ich werden (tradukaĵo, 2005)
  • Boldog ólom (poemoj, 2006)
  • Haluc Áron dolgozatai (noveloj, 2007)
  • Rainer Maria Rilke: Levelek egy ifjú költőhöz (tradukaĵo, 2014)
  • Minden repül. Válogatott és új versek, 1986–2016 (elektitaj kaj novaj poemoj, 2016)
  • A hosszú táv (poemoj, 2020)
  • Ő is vagyok, én is vagyok (eseoj, 2021)
  • Rainer Maria Rilke: Tér és csillagok (tradukaĵo, 2023)
Remove ads

Fontoj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads