DBm
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
dBm aŭ dBmW (decibelo-milivato) estas mezurunuo de povumnivelo esprimita per dekbaza logaritma decibela (dB) skalo rilate al unu milivato (mW). Ĝi estas ofte uzata de teĥnikistoj kaj inĝenieroj pri radiofonio, mikroondilo kaj optika fibra komunikado por mezuri la povumon de telekomunikadaj sistemoj laŭ logaritma skalo, kiu povas esprimi kaj tre grandajn kaj tre malgrandajn valorojn en mallonga formo. dBW estas simila unuo mezurata rilate al unu vato (1000 mW) anstataŭ milivato. La decibelo (dB) estas sendimensia unuo, uzata por kvantigi la proporcion inter du valoroj, kiel ekzemple la signalo-bruo-proporcio. La dBm ankaŭ estas sendimensia,[1][2], ĉar ĝi kompareblas al fiksa referenca valoro la dBm-kvanto estas absoluta.
La dBm ne estas parto de la Internacia Sistemo de Unuoj (SI) kaj tial estas malrekomendita de uzo en dokumentoj aŭ sistemoj, kiuj aliĝas al SI-unuoj (la responda SI-unuo estas la «vato»). Tamen, la unuo «decibelo» (dB) por relativaj kvantoj, sen iu ajn sufikso estas Ne-SI unuoj akceptitaj por uzado kun SI, kiu estas akceptita por uzo kune kun SI-unuoj. La nivelo de povumo P relative al unu milivato estas skribita LP/(1 mW) konforme al SI.[3] por konformiĝi al la SI[4].
En akustiko kaj telefonio, dBm estas tipe referencita relative al la 600-oma impedanco[5] ofte uzata en telefonaj voĉretoj, dum en radiofrekvenca domajno dBm estas tipe referencita relative al 50-oma impedanco[6].
Remove ads
Konverto de unuoj
Povumnivelo je 0 dBm respondas al povumo je 1 milivato. Pliiĝo de nivelo de 10 dB estas ekvivalenta al dekobla pliiĝo de povumo. Tial, pliiĝo de nivelo de 20 dB estas ekvivalenta al 100-obla pliiĝo de povumo. 3 dB-pliiĝo de nivelo estas proksimume ekvivalenta al duobligo de la povumo, kio signifas, ke nivelo de 3 dBm respondas proksimume al povumo de 2 mW, pro la fakto ke log10 2 = 0,30103. Simile, por ĉiu 3 dB-malkresko de nivelo, la potenco estas reduktita je proksimume duono, farante ke −3 dBm respondas al povumo de proksimume 0,5 mW.
Por esprimi arbitran povumon P en mW al x en dBm, la jena esprimo povas esti uzata:[7]
Inverse, por esprimi arbitran povumnivelon x en dBm al P en mW:
Remove ads
Ekzemploj
Konsideru ni tipan sendratan Wi-Fi-transsendopovumo pri tekokomputiloj. La interŝangha povumo estas P = 32 mW. Sekvas ke la povumnivelo esprimata en decibelon estas : LP/(1 mW) = 10.log10 32/1 = 10.log10 25 = 50.log10 2 ≈ 15 dBm.
Aliaj valoroj trovighas en la suba tabelo.
Remove ads
Referencoj
Fonto
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads