Dadu

From Wikipedia, the free encyclopedia

Dadu
Remove ads

Dadu (urdue دادُو‎‎, sinde دادو‎) estas universitata urbego en provinco Sindo (Pakistano), kie ĝi estas ĉefurbo de la samnoma kantono. La loknomo signifas: frato, tamen laŭ alia opinio ĝi devenas de poeto vivanta en la antikvaj tempoj.

Thumb
Vido en Dadu
Rapidaj faktoj Administrado, Demografio ...
Remove ads

Bazaj informoj

Geografio

Dadu kuŝas sur ebenaĵo laŭ okcidenta (dekstra) bordo de la rivero Induso en Pakistano. Sukur troviĝas 151, Hajderabado (Pakistano) 162, Karaĉio 222, Kveta 395, Multano 527, Fajsalabado 734, Lahoro 834, Peŝavaro 885, Rawalpindi 916, Islamabado 928, kilometrojn (aere) .

Historio kaj populacio

Aŭtentikaj fontoj mankas pri malnova historio de Dadu. Dum dominado de britoj (1843-1947) ĝi apartenis al distrikto de Karaĉio, poste al aliaj distriktoj, ekde 1931 oni establis propran distrikton, sed en 2004 ĝi aliĝis al distrikto de Ĝamŝoro, fine iom poste denove sendependiĝis. La fervojo konstruiĝis dum la brita periodo.

Loĝantaro
1972198119982017
30 18439 298102 550171 191
Bildoj pri lernejoj en Dadu
Thumb
Kampuso
Thumb
Armea lernejo
Thumb
Agrikultura praktikejo
Thumb
Akademio
Thumb
Kolegio por fraŭlinoj

La loĝantoj estas islamanoj (97,5 %) kaj parolas parte la sindan lingvon (50,0 %) kaj sarajkian lingvon (43,3 %).

Eduko

En Dadu la plej grava lernejo estas universitata kampuso.

Trafiko

Dadu situas laŭ la fervoja linio inter Kotri kaj Ŝikarpur. La urbego estas tuŝata per aŭtoŝoseo inter Karaĉio-Peŝavaro, krome estas atingebla simila vojo tra ponto post 30 km, fine estas nova rekta aŭtoŝoseo al Karaĉio. Dadu havas lokan flughavenon semajne po unu flugoj al Karaĉio.

Bildoj pri Dadu
Thumb
Juĝejo
Thumb
Hotelo
Thumb
Librejo
Thumb
Merkato
Thumb
Stacidomo
Thumb
Vojo
Thumb
Strato

Vidindaĵoj

Fontoj

  • WikiTrans
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads