Danango

From Wikipedia, the free encyclopedia

Danango
Remove ads

Danango (vjetname Đà Nẵng [da nang] Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas la plej granda urbo en la mezo de Vjetnamio, la kvara granda urbo en Vjetnamio. Laŭ la stato de 2014 ĝi havis ĉirkaŭ 1 007 400 loĝantojn. La urbo estas unu el la kvin municipoj en Vjetnamio. Ĝi nomiĝis Tourane dum la periodo de la Franca Hindoĉinio, kaj estas atingebla interalie per la loka flughaveno.

Thumb
Rapidaj faktoj havenurbo, Administrado ...

Danango estas la centro de komerco, edukado kaj transporto en centra Vjetnamio[1][2]. Ĝi eksportas grandan parton de la agraraj produktoj de Vjetnamio, kiel sekigita fiŝo, rizo , teo aŭ fiŝa saŭco (nước mắm).

Remove ads

Transporto

La urbo havas internacian flughavenon : la flughaveno Da Nang kaj estas ligita kun fervojo (vjetname : Ga Đà Nẵng).

Turismo kaj vidindaĵoj

Ĝi ankaŭ estas unu el la plej gravaj turismaj destinoj de Vjetnamio. Ĝi havas kelkajn belajn strandojn kun turismejoj kun kvin steloj.

  • Katedralo de la Sankta Koro
  • Muzeo de cham-skulptaĵoj (antaŭe muzeo Henri Parmentier)
  • La statuo kun la kapo de drako kaj la korpo de fiŝo
  • Bach Dang
  • Ba Nà Montetoj

La duoninsulo de Son Trà

En julio 2020 la registaro ordonis evakui en kvar tagoj 80 mil turistojn pro loka eksplodo de COVID-19.

Remove ads

Dokumentaj filmoj

La filino de DanangoDaughter from Danang , 83-minuta dokumenta filmo realigita en 2002 reĝisorita kaj produktita fare de Gail Dolgin kun ĉefa aktoro Mai Thi Kim [3] 9 kiu rakontas la historion de Heidi Bub (kies vjetnama nomo estas Mai Thi Hiep), naskita la 10-an de decembro 1968 en Da Nang dum Operation Babylift en 1975 kun la evakuado de sudvjetnamaj infanoj al aliaj landoj. La filmo gajnis la Grandan Premion de la Ĵurio de la dokumenta filmfestivalo Sundance kaj estis nomumita fare de la Akademio de la Premioj kiel Best Feature Film [4].

Esperanto en Danango

En Danango okazis inter la 25-a kaj la 28-a de aprilo 2019 la 9-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto. La temo de la kongreso estas "Esperanto kaj Kultura Diverseco de Azio kaj Oceanio". La 9-a kongreso pligrandiĝis kun la partopreno de Oceanio, nome Aŭstralio kaj Nov-Zelando. Organizas: KAEM, Komisiono de UEA pri Azia-Oceania Esperanto-Movado[5].

Famaj personoj

Dany Carrel , franca aktorino

Mia Tam, vjetnama kantistino

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads