Kajero de Morto

animeoserio kreita de Oba Cugumi From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Kajero de Morto (デスノート [Desu Nōto], angle: Death Note) estas japana mangao kreita de la scenaristino Oba Cugumi kaj de la desegnisto Obata Takeŝi. Ĝi estis publikigita en "Weekly Shōnen Jump" inter decembro 2003 kaj majo 2006, kaj poste en 12 tankobonaj volumoj inter majo 2004 kaj oktobro 2006 fare de Ŝuejŝa.

Rapidaj faktoj Originala titolo, Produktadlando ...
Rapidaj faktoj Mangao, Aŭtoro ...
Rapidaj faktoj Mangailustrita romano Kajero de Morto: Alia Kajero, Originala titolo ...
Rapidaj faktoj Animeo (tv), Reĝisoro(j) ...
Rapidaj faktoj Animea filmo Reskribado: Vidado de Dio, Originala titolo ...
Rapidaj faktoj Animea filmo Reskribado 2: Heridantoj de eL, Originala titolo ...
Rapidaj faktoj Mangailustrita romano eL: Ŝanĝu la Mondon, Originala titolo ...

La serio aperis ankaŭ kiel animeo.

Remove ads

Rakonto

La ĉefa heroo Jagami Rajto estas inteligenta gimnaziano, kiu opinias la nunan mondon krima kaj koruptita. Lia vivo ŝanĝiĝas, kiam li hazarde eltrovas misteran kajeron nomatan "Kajero de Morto". La klarigoj en la kajero indikas, ke “la persono, kies nomo estas skribita en tiu kajero, mortas”. Unue nekredema, Rajto provas la kajeron kaj ekscias, ke ĝia povo estas reala. Li renkontas la antaŭan posedanton de la Kajero de Morto, ŝinigamion (死神 [ŝinigami], dio de morto) nomatan Rjuk. Tiu asertas, ke li memvole faligis sian kajeron en la homan mondon por amuziĝi.

Rajto decidas uzi la Kajeron de Morto por formortigi krimulojn, por ekstermi malbonon kaj konstrui perfektan mondon, kies dio estos li. Li iom post iom lernas uzi la povojn de la kajero. La uzanto povas mortigi personon, kies vizaĝon li konas, skribante lian nomon. Li ankaŭ povas precizigi la kaŭzon kaj detalajn cirkonstancojn de la morto. Se la kaŭzo de la morto ne estas indikita, la persono mortos pro koratako.

Multaj nekompreneblaj koratakaj mortoj de krimuloj en la tuta mondo atentigas Interpolon kaj la misteran peronon eL. Li estas genia privata esploristo, kiu povas solvi ion ajn enigmon, sed kies vizaĝon kaj nomon konas neniu. eL decidas enketi por kapti la vic-mortigiston, kiun oni nomis Kira (キラ, de angla killer, mortigisto). Inter Rajto kaj eL, ambaŭ agantaj por justeco, okazas batalo por malkovri unue la identecon de la alia.

Remove ads

Roluloj

  • Jagami Rajto[1] (夜神月 (Jagami Raito])/Kira (キラ, de angla killer, mortigisto)
SejuoMijano Mamoru

Ĉefrolulo, tre talenta gimnaziano, kiu taksas la mondon koruptita kaj senmorala. Kiam li hazarde trovas la Death Note, li provas formortigi ĉiujn krimulojn por krei utopian mondon sen malbono. Li agas sub la kaŝnomo Kira.

  • eL (エル [Eru])
SejuoJamaguĉi Kappej

Ĉefa kontraŭulo de Rajto, estas la plej bona privata detektivo en la mondo, kvankam lian vizaĝon konas neniu.

  • Watari (ワタリ)
SejuoKobajaŝi Kijoŝi

La mentoro kaj patra figuro de L, li estas iama inventisto kaj la fondinto de la orfejo Wammy's House, en Winchester, Anglujo, por mirindaj infanoj, el kiuj L estis ankaŭ kreskigita.

  • Rjuk (リューク [Rjūku])
  • SejuoNakamura Ŝido

Ŝinigamio (dio de morto), kiu enuegas en la mondo de ŝinigamioj. Ĉar li havas du Kajeron de Morto, li forlasas unu el ili en la homa mondo por amuziĝi. Li sekvas Rajton ĉie, sed restas neŭtrala rilate al liaj agoj.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
  • Amane Misa (弥海砂)
SejuoHirano Aja

Junulino, kiu admiras Kiran kaj liajn agojn. Ŝi agas infanece kaj estas populara modelo. Ŝi amas Rajton kaj farus ion ajn por li. Ankaŭ ŝi havas Kajeron de Morto, kies ŝinigamio nomiĝas Rem (レム [Remu]).

  • Nia (ニア, angle: Near)/ eN (N [en])
SejuoHidaka Noriko

Kandidato por transpreni la rolon de eL. Li kreskis en “Wammy’s House”, orfejo por inteligentaj infanoj. Li estas trankvila kaj prikalkulema, pro tio li similas je eL.

  • Melo (メロ [Mero], angle: Mello)
SejuoSasaki Nozomu

Li estas, kiel Near, kandidato por la posteno de eL. Ankaŭ li kreskis en la sama orfejo. Li estas malpli trankvila, kaj lia celo estas preterpasi Nia-n.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.
Remove ads

Neanimaciaj filmoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kajero de Morto (filmo).

Oni filmis tri neanimaciaj filmoj pri la herooj de "Kajero de Morto". La scenaro de du unuaj filmoj baziĝas sur la mangao kaj sur la anime-serio.

  • Kajero de Morto (angle: Death Note), 125 min., 17a de junio 2006.
  • Kajero de Morto 2: La Lasta Nomo (angle: Death Note 2: The Last Name), 140 min., 3a de novembro 2006.
  • Kajero de Morto: eL: Ŝanĝu la Mondon (japane: Lの本当の秘密 [Eru no hontō no himicu], angle: Death Note: L: Change the World) aŭ Kajero de Morto 3 (angle: Death Note III), 129 min., 9a de februaro 2008.
  • Kajero de Morto (Netflix) (angle: Death Note), usona adapto kreita por Netflix, 100 min., 25a de aŭgusto 2017.

Libroj

Estas du Mangailustritaj Romanoj pri la herooj de "Kajero de Morto".

  • La libro "Kajero de Morto: Alia Kajero" (japane: アナザーノート — ロサンゼルスBB連続殺人事件, angle: Another Note: The Los Angeles BB Murder Cases) de Iŝin Niŝio aperas la 1-an de aŭgusto 2006. Agado de tiu libro okazas antaŭ la agado de la ĉefa mangao/animeo.
  • La libro "Kajero de Morto: eL: Ŝanĝu la Mondon" (japane: Lの本当の秘密
    [Eru no hontō no himicu], angle: L: Change the World), kiu aperas la 20-an de oktobro 2009, estas skribita laŭ la samnoma neamimacia filmo. La agado okazas post la fino de historio de la filmo "Kajero de Morto 2: La Lasta Nomo" dum eL estas ankoraŭ viva.
Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads