Interpol

internacia organizo de krimo-polico From Wikipedia, the free encyclopedia

Interpol
Remove ads

La Internacia organizaĵo de krimo-polico – Interpol (ICPO-Interpol) establiĝis en 1923 por subteni internacian kunlaboron de krimo-policoj. Interpol, unue nur la telegrafadreso de la organizaĵo, aldoniĝis oficiale en la novan nomon de la organizaĵo en 1956, ĝis kiam ĝi estis konata kiel Internacia komisiono de krimo-polico.

Rapidaj faktoj Komenco, Antaŭe ...

Interpol estas pli granda internacia organizaĵo ol la Unuiĝintaj Nacioj; nuntempe ĝi havas 196 membroŝtatojn, UN havas 193 membro-ŝtatojn. La organizaĵo havas sian sidejon en Lyon, Francio.

Pro sia politike neŭtrala rolo, kiun Interpol devas ludi, ĝia Konstitucio malpermesas al ĝi iun ajn engaĝiĝon en krimoj, kiuj ne rilatas al pli ol unu de ĝiaj membroŝtatoj, aŭ iuj ajn politikaj, militaj, religiaj aŭ rasaj krimoj. Ĝia laboro celas precipe publikan sekurecon kaj kontraŭbatalas terorismon, krimajn organizaĵojn, kontraŭleĝan produktadon de drogoj kaj kontrabandadon de drogoj, armiloj kaj homoj, lavadon de mono, infanan pornografion, financajn kaj alt-teknikajn krimojn kaj subaĉetadon.

La kvar oficialaj lingvoj de Interpol estas la angla, la franca, la hispana kaj la araba. Dum la 2-a internacia kongreso de krimo-polico okazinta inter la 3-a kaj 7-a de septembro 1923 en Vieno, Aŭstrio, oni pridiskutis la temon de oficiala lingvo por interkomunikado ene de la organizaĵo kaj estis proponitaj Esperantola latina, sed fine la propono ne estis akceptita.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads