Denges

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Dengesmap
Remove ads

Denges estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1572 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Geografio

La komunumo Denges situas sur la deklivo norde de la Lago Lemano meze inter la kantonĉefurbo Laŭzano kaj la distriktĉefurbo Morges. La orientan komunumlimon formas la rivero Venoge. La komunumo konsistas el la vilaĝo Denges kun la kvartaloj Les Pales kaj Le Monteiron.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,66 km², de kiuj 4,8% estas kovritaj de arbaro, 49,4% servas por agrikulturo kaj 44,6% por setlado. [2]

Remove ads

Najbaraj komunumoj

La komunumo Denges limas en nordo al Echandens, en oriento al Ecublens, en sudoriento al Saint-Sulpice VD, en sudo kaj sudoriento al Préverenges, kaj en okcidento al Lonay.

Trafiko

Tra Denges pasas laŭ la suda komunumlimo la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Laŭzano al Ĝenevo. Tra la vilaĝocentro kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 135 de Préverenges al Crissier. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, kiu en nordo pasas tra la komunuma teritorio, situas okcidente en distanco de 4 km de la komunumo apud Morges kaj en nordoriente en distanco de 6 kilometroj apud Crissier. Sur la norda komunumlimo situas la stacidomo Denges-Echandens ĉe la trajlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Laŭzano al Ĝenevo. La vilaĝocentron konektas la buslinio de Lonay al Ecublens al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Denges datiĝas el la jaro 1107 kiel Dangias. Dum mezepoko la episkopo kaj la katedrala kapitolo de Laŭzano kaj la Abatejoj Lac de Joux kaj Bellevaux kaj la Priorejo Sanint-Sulpice posedis feŭdojn kiaj bienojn en Denges. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Denges apartenis al la Kamparvoktejo Morges.[3]

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads