Morges
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Morges estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto de Kantono Vaŭdo en Svislando. Ĝi havis 14433 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri urbo. Por ĝin ĉirkaŭanta distrikto rigardu la paĝon Morges (distrikto). Por ĝin trafluanta rivero legu la artikolon Morges (rivero). Por ĝia fervojstacio disponeblas la paĝo Morges (stacidomo). |

Remove ads
Geografio
Morges situas 10 kilometrojn okcidente de la kantona ĉefurbo Laŭzano ĉe la norda bordo de la Lago Lemano, sur la elfluejo de rivero Morges. La komunumo konsistas el la urbo Morges kaj la vilaĝo Marcelin.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,85 km², de kiuj 3,1% estas kovritaj de arbaro, 22,5% servas por agrikulturo kaj 73,3% por setlado.[2]
Najbaraj komunumoj
La urbo limas en nordo al Vufflens-le-Château, Monnaz kaj Echichens, en oriento al Lonay kaj Préverenges, en sudo alliflanke de la Lago Lemano Publier (en Francio), kaj en okcidento al Tolochenaz kaj Chigny.
Trafiko
Tra Morges pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 kaj la svisa aŭtovojo A1 de Ĝenevo tra Laŭzano, Friburgo, Berno, Zuriko, Sankt-Galo al Sankt-Margreto, al kiu la komunumo disponas pri du alveturejoj.
Morges situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Laŭzano al Ĝenevo, kiu estis malfermita en la jaro 1858.
Diversaj poŝtaŭtolinioj ligas la urbon kun Ecublens, Apples, Lavigny, Cossonay kaj Le Pont.
La loko ankaŭ estas servata de la ŝiptrafiko sur la Lago Lemano.
Historio
La unua dokumenta mencio de Morges datiĝas el la jaro 1297 kiel Morgia. Jam en la jaro 1286 sub la regado de Ludoviko la 1-a de Savojo estis komencita la konstruado de la Kastelo de Morges.
Post la konkero de Vaŭdo fare de Berno en la jaro 1536 Morges fariĝis la ĉefloko de la samnoma voktejo.
Post la disfalo de la Malnova Reĝimo pro la Helveta Revolucio la urbo de 1798 ĝis 1803 estis parto de la Kantono Lemano. Dum la epoko de la meditacio Morges integrigĥis en la tiam kreita Kantono Vaŭdo kaj fariĝis ĉefloko de la samnoma distrikto.[3]
Remove ads
Famaj personecoj
En Junio de 1915, Stravinski kaj lia familio translokiĝis el Clarens al Morges. La familio pluloĝis tie (ĉe tri diferencaj adresoj) ĝis 1920.[4]
En Morges naskiĝis la fama svisa sciencisto, bahaano kaj esperantisto Auguste Forel kaj la bakteriologo Alexandre Yersin. La interlingvisto Richard Berger estis inter 1928 kaj 1963 profesoro ĉe altlernejo Morges. En Morges mortis hungardevena svisa kemiisto Ervin Kováts.
En 1936 en la domo de pola virtuozo kaj estinta ĉefministro Ignacy Jan Paderewski estiĝis t.n. Fronto Morges – politika interkompreno de la polaj centraj partioj, laŭ iniciato de Ignacy Paderewski kaj generalo Władysław Sikorski, direktita kontraŭ tiutempaj regopovoj de la Dua Pola Respubliko.
Remove ads
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads