Weisslingen

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Weisslingen
Remove ads

Weisslingen estas komunumo en la distrikto Pfäffikon, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 3105 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Geografio

Thumb
Sunsubiro en Weisslingen

Weisslingen situas en la Zurika Oberlando sur altaĵo, kiu estas akvodislimo inter la valoj de la riveroj Töss kaj Kempt. Al Weisslingen apartenas krom la ĉefvilaĝo mem ankaŭ la setlejoj Dettenried, Lendikon, Theilingen, Neschwil kaj Schwändi.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Weisslingen limas en nordo al Kiburgo, en nordoriento al Zell, en oriento al Wildberg, en sudo al Russikon, kaj en okcidento al Illnau-Effretikon.

Trafiko

Weisslingen atingeblas de la distriktĉefurbo Pfäffikon ZH per la buslinio 832 kaj de la urbo Illnau-Effretikon per la buslinio 640 de la Zurika Trafik-Unio.

Historio

Unua skriba mencio de Weisslingen kaj la setlejo Theilingen datiĝas de la 10-a de septembro 745 kiam Landbert de la familio Landolt-Beta fordonacis bienojn Hwisinwan (Weisslingen) kaj en Tekilinwanc (Theilingen) verschenkte. Iu Otger transskribis sian hereditan havaĵon en Wizinwanc (Weisslingen) kaj Techilinwanc (Theilingen) la 22-an de decembro 764 al la Monaĥejo Sankt-Galo. Proksimume je la jaro 1000 estis konstruita la Kastelo Weitherburg en Weisslingen. Ekde la jaro 1218 troviĝis sub regado de la Grafoj de Kiburgo kaj poste de la Habsburgo. En la jaro 1452 ĝis la Helveta Revolucio la voktoj de la urbo Zuriko regis en Weisslingen.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads