Distrikto Ludwigsburg
distrikto de Baden-Virtembergo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La distrikto Ludwigsburg situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma, eksa rezideja urbo Ludwigsburg. La distrikto estas parto de la distriktaro Stutgarto kaj de la regiona ligo Stutgarto.
La distrikto havas areon de 686 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 551 051 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Heilbronn norde, Rems-Murr oriente, Böblingen sude kaj Enz okcidente. Krome sude limas eksterdistrikta urbo Stutgarto, la centro de la federacia lando.
Remove ads
Administra divido
La distrikto konsistas el 39 komunumoj, el kiuj 18 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.
Urboj:
- Asperg (12.960)
- Besigheim (11.818)
- Bietigheim-Bissingen (42.289)
- Bönnigheim (7.543)
- Ditzingen (24.291)
- Freiberg am Neckar (15.615)
- Gerlingen (18.959)
- Großbottwar (8.359)
- Korntal-Münchingen (18.321)
- Kornwestheim (30.832)
- Ludwigsburg (87.378)
- Marbach am Neckar (15.564)
- Markgröningen (14.476)
- Oberriexingen (2.996)
- Remseck am Neckar (22.556)
- Sachsenheim (17.268)
- Steinheim an der Murr (11.805)
- Vaihingen an der Enz (28.803)

Neurbaj komunumoj:
- Affalterbach (4.618)
- Benningen am Neckar (5.499)
- Eberdingen (6.523)
- Erdmannhausen (4.822)
- Erligheim (2.737)
- Freudental (2.485)
- Gemmrigheim (4.009)
- Hemmingen (7.516)
- Hessigheim (2.227)
- Ingersheim (6.079)
- Kirchheim am Neckar (5.145)
- Löchgau (5.387)
- Möglingen (10.374)
- Mundelsheim (3.168)
- Murr (6.105)
- Oberstenfeld (8.076)
- Pleidelsheim (6.257)
- Schwieberdingen (11.008)
- Sersheim (5.133)
- Tamm (12.181)
- Walheim (3.013)
Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.
Remove ads
Partneraj regionoj
La distrikto havas partnerajn rilatojn kun
la regiono Supra Galileo en Israelo (ekde 1983)
la distrikto Chemnitzer Land en Germanio (ekde 1990), ekde 2008 la norda parto de la nova distrikto Zwickau
la urbo Jiĉang en Ĉinio (ekde 1990)
la departemento Pest en Hungario (ekde 1992)
la provinco Bergamo en Italio (ekde 2005)
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads