Distrikto Höxter

distrikto de Nordrejn-Vestfalio en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Distrikto Höxter
Remove ads

La distrikto Höxter situas en la nordoriento de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Höxter. La distrikto ekestis dum la jaro 1975 per kunigo de la ĝistiamaj distriktoj Höxter kaj Warburg. Historie la nuna distrikto identas kun la antaŭa "distrikto Oberwalden" de la eksa princepiskopejo Paderborn, dum la najbara distrikto Paderborn historie estis la antaŭa "distrikto Unterwalden" de la eksa princepiskopejo.

Pliaj informoj Blazono, Mapo ...

Al la distrikto Höxter najbaras la distriktoj Lippe norde, Holzminden kaj Northeim (ambaŭ en Malsupra Saksio) oriente, Waldeck-Frankenberg sudoriente, Kassel oriente kaj sude (ambaŭ en Hesio), Hochsauerland sude kaj Paderborn okcidente. La distrikto havas la kompare malaltan nombron de po 128 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro kaj estas la malplej dense loĝata distrikto de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio.

Remove ads

Administra divido

La distrikto konsistas el la sekvaj 10 urboj, kiuj jen en la sekva listo listiĝas alfabete. Inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombroj de loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2024.

  1. Bad Driburg (19080)
  2. Beverungen (12669)
  3. Borgentreich (8632)
  4. Brakel (16193)
  5. Höxter (28166)
  6. Marienmünster (4791)
  7. Nieheim (6081)
  8. Steinheim (12107)
  9. Warburg (23252)
  10. Willebadessen (8281)

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads