Distrikto Paderborn
distrikto de Nordrejn-Vestfalio en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La distrikto Paderborn situas en la oriento de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la universitata urbo Paderborno. La urbo ankaŭ estas centro de la regiono "Sudo de Orienta Vestfalio" (germane Südliches Ostwestfalen), kiu konsistas el la nunaj distriktoj Paderborno kaj Höxter plus la teritorioj de la eksaj distriktoj Lippstadt kaj Brilon, kiuj nun estas parto de la distriktoj Soest respektive Hochsauerland.
Ene de Nordrejn-Vestfalio, al la distrikto Paderborno najbaras la distriktoj Gütersloh kaj Lippe norde, Höxter oriente, Hochsauerland sude kaj Soest okcidente.
Historie la nuna distrikto identas kun la antaŭa "distrikto Unterwalden" de la eksa princepiskopejo Paderborno, dum la najbara distrikto Höxter historie estis la antaŭa "distrikto Oberwalden" de la eksa princepiskopejo.

Remove ads
Administra divido
La distrikto konsistas el 10 komunumoj, el kiuj 7 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombroj de loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2024.
Urboj
|
Neurbaj komunumoj
|
Partneraj rilatoj
La distrikto havas partnerajn rilatojn kun la urbodistrikto Tempelhof-Schöneberg de Berlino.
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads