Distrikto Neuss

distrikto de Nordrejn-Vestfalio en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Distrikto Neuss
Remove ads

La distrikto Neuss (germane ekde julio 2003 Rhein-Kreis Neuss) situas en la okcidenta centro de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Neuss. La distrikto - kaj aparte la urbo Neuss - situas en rekta proksimeco de la landa ĉefurbo Duseldorfo, kaj karakteriziĝas per la riverego Rejno, kiu trafluas ĝin kaj ekde julio 2003 ankaŭ aparte menciiĝas en la germanlingva distrikta nomo.

Pliaj informoj Blazono, Mapo ...

Najbaras la distrikto Viersen kaj la eksterdistriktaj urboj Krefeld kaj Duisburg norde, la eksterdistrikta urbo Duseldorfo kaj la distrikto Mettmann oriente, la eksterdistrikta urbo Kolonjo kaj la distrikto Rhein-Erft sude, kaj la distriktoj Düren kaj Heinsberg plus la eksterdistrikta urbo Mönchengladbach okcidente.

Remove ads

Administra divido

La distrikto konsistas el 8 komunumoj, el kiuj 6 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombroj de loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2024.

Urboj
  1. Dormagen (63799)
  2. Grevenbroich (65983)
  3. Kaarst (43295)
  4. Korschenbroich (34600)
  5. Meerbusch (57078)
  6. Neuss (154317)
Neurbaj komunumoj
  1. Jüchen (23926)
  2. Rommerskirchen (14079)

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads