Distrikto Esslingen
distrikto de Baden-Virtembergo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La distrikto Esslingen situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Esslingen am Neckar. La distrikto estas parto de la distriktaro Stuttgart kaj de la samnoma regiona ligo Stuttgart, kaj najbaras al la landa ĉefurbo.
La distrikto havas areon de 641 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 540 226 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Rems-Murr nordoriente, Göppingen oriente, Reutlingen sude kaj Böblingen sudokcidente. Krome okcidente najbaras la eksterdistrikta urbo Stuttgart.
La rivero Neckar, kiu de sudokcidento al nordokcidento trairas la distrikton, dividas ĝin en du partojn. La okcidenta parto ampleksas la plejparton de la altebenaĵo Filder, kaj la oriento kovras partojn de la arbaroriĉaj montaretoj Schwäbische Alb [prononco "Ŝvebiŝe Alp"] kaj Schurwald [prononco "Ŝurvalt"].
Remove ads
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads