Evemono

From Wikipedia, the free encyclopedia

Evemono
Remove ads

Evemono (el la greka Εὐαίμων) estas la nomo de diversaj personoj de la helena mitologio. La troja asteroido 34993 Euaimon portas nomon de iu el ili.

Thumb
Terror Antiquus, pentraĵo de Léon Bakst bildiganta la detruon de Atlantido. Evemono estis unu el la dek filoj de Posejdono, kiuj regis sur tiu insularo.

Evemono, reĝo de Atlantido

Laŭ la mito pri Atlantido priskribita de Platono, Evemono estis unu el la dek filoj de Posejdono kaj Klejto. Tiu ĉi atlantida princino estis filino de la aŭtoĥtonoj Evenoro kaj Leŭkipo, kaj loĝis kun ili ene de monto en la centro de la insulo. Kiam la gepatroj de Klejto forpasis, Posejdono edziĝis al ŝi, post disrompi la monton kaj fosi cirklajn kanalojn ĉirkaŭ ĝi.

Posejdono kaj Klejto havis kvin parojn da ĝemeloj (la ĝemelo de Evemono nomiĝis Amfero), kiuj regis la dek provincojn je kiuj la mara dio dividis Atlantidon. Tiu regno ricevis sian nomon el Atlaso, la unue naskiĝinta inter ili, kiu regis ankaŭ sur siaj fratoj. Krom de Atlantido, la dek filoj de Posejdono iĝis reĝoj ankaŭ de pliaj insuloj kaj de la mediteraneaj civilizoj troviĝantaj okcidente de Egiptio kaj Toskanio, kaj ilia idaro heredis tiujn regnojn. Tamen, ili ne plu aperas en la greka mita rakontaro, kaj la nomoj de siaj heredintoj restas nekonataj. Fakte, laŭ onidiro la atlantida tradicio estis origine egipta, sed Solono ricevis la informon pere de sacerdoto en tiu lando kaj tradukis la nomojn de la reĝoj, kiuj pro tio estas grekdevenaj.

Kvankam ĉiu paro regis sur sia propra teritorio, laŭ onidiro ili kunvenis ĉiujn kvin aŭ ses jarojn por interkonsento pri la komunaj aferoj kaj administrado de justicon, laŭ la leĝoj stablitaj de Posejdono kaj gravuritaj sur oriĥalka kolono.

Pliaj informoj Genealogia arbo de la Mitaj reĝoj de Atlantido ...
Remove ads

Evemono, reĝo de Ormenio

Evemono estis reĝo de la urbo Ormenio, en Tesalio, kaj filo de Ormeno, la eponima fondinto de la urboŝtato[1]. Li heredis la regnon de sia patro post la mortigo, fare de Heraklo, de sia frato Amintoro, kiu sensukcese malpermesis la eniron de la heroo en la urbon.

Evemono edziĝis al Opiso, kaj estis la patro, kun ŝi, de Eŭripilo[2]. Tiu ĉi lasta elstaris pro sia partopreno en la Troja milito[3], kie lin trafis morto fare de Neoptolemo[4].


Pliaj informoj Genealogia arbo de la Mitaj reĝoj de Ormenio ...
Pliaj informoj Antaŭe:, Mitaj reĝoj de Ormenio ...
Remove ads

Evemono Likaonida

Evemono estis ankaŭ unu el la likaonidoj, la multnombraj filoj de Reĝo Likaono de Arkadio. Pro sia troa religiemo, kiu iĝis lin eĉ plenumi homan oferon kaj kanibalismo, Likaono estis metamorfoziita en lupo fare de Zeŭso, dum lia idaro, same malvirta, ekskapis al la venĝemo de la dio kaj fondadis novajn urbojn en Arkadio[5].

Notoj kaj referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads