Geo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Geo
Remove ads

Laŭ la helena mitologio, GeoGajo (Greke Γαῖα Gaîa, Γαῖη Gaîê aŭ Γῆ Gễ, «planko» aŭ «Tero») estis la greka diino de la Tero, la unua diaĵo kiu aperis el la mallumo de Ĥaoso. La romianoj ŝin nomis Tellus. El la utero de la patrino Geo venis la titanoj, la ciklopoj, la hekatonkiroj kaj multaj aliaj kreitaĵoj mitaj.

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia rolulino. Por aliaj signifoj vidu la artikolon GEO.
Rapidaj faktoj Originala nomo, Sekso ...
Thumb
Nasko de Eriktonio: Patrino Geo donas la infanon al Ateno, antaŭ Hefesto. A Flanko de atika vazo (470460 a.K.].

Etimologie, la vortoj geografio, geologio, geometrio, geofiziko kaj geocentro devenas el la greka vorto rilata al la nomo Geo. Ekzistas ankaŭ scienca teorio nomata laŭ Geo, Teorio Gaja.

Remove ads

Geo en la helena mitologio

Heziodo rakontis en sia Teogonio[1] kiel "post Ĥaoso ŝprucis grandabrusta Geo, la origino de la olimpanaj dioj. Ŝi mem, sen amora interveno, naskis Uranon, la stelan ĉielon kiu kovris ŝin, kaj Pontoson, la senliman oceanon. Poste ŝi kuŝis kun Urano kaj generis la titanojn (Okeano, Kojo, Hiperiono, Krejo kaj Japeto) kaj la titaninojn (la bela Tetiso, Reo, Temiso, Mnemozino, Febo kaj Tejo). La lasta naskita titano estis Krono, ŝia plej juna sed terura ido, kiu tuj ekmalamis sian lascivan patron."

Heziodo menciis ke Gea havis pliajn idojn kun Urano. Unue la ciklopoj, unuokulaj gigantoj nomiĝintaj Bronteso (tondro), Steropeso (fulmo) kaj Argeso (brilo). Ili estis sukcesaj kaj povaj konstruistoj. Poste naskiĝis la tri hekatonkiroj, teruraj monstroj kun cent manoj kaj kvindek kapoj. Iliaj nomoj estis Kotoso, Briareoso kaj Gigeso.

Urano hontis je siaj distorditaj idoj kaj malliberigis la hekatonkirojn kaj la ciklopojn en Tartaro, la malluma subtera mondo. Tamen, Geo patrine amis ilin kaj ne komprenis la kruelan decidon de sia parulo. Do, ŝi instigis la titanojn ribeli kontraŭ sia patro. Urano reagis ĝustatempe kaj ankaŭ enŝlosigis ilin en Tartaro. Geo kaj la titaninoj sukcesis liberigi ĉiujn, sed tuj poste la ciklopoj atakis la titanojn kaj la hekatonkiroj la titaninojn, ĉar ili enviis ilian belecon.

Tiam Geo malgaje komprenis ke ŝia devigo estis malliberigi la ciklopojn kaj hekatonkiroj por ĉiam, sed ŝi ankaŭ volis venĝi kontraŭ Urano. Pro tio, ŝi provis kuraĝigi la titanojn, sed nur Krono volonte akceptis sian taskon. Krono trovis Uranon, kiu ripozis nesuspekteme kun Nikso (kun kiu li generis Tanaton kaj Hipnon), kaj kastris lin per falĉileto el siliko donita de Geo. Poste li ĵetis la testikojn de sia patro en la maron, kie la ŝaŭmo produktita de ĝi generis Afroditon, la diino de amo. Krono ĵetis ankaŭ la falĉileton en la akvon kaj ĝi formis la insulon Korfuo. La sango de Urano fekundigis la Teron kaj Geo naskis el ĝi la gigantojn, la eriniojn kaj la meliajn nimfojn. Tiam Krono malliberigis la kastritan Uranon en Tartaro, kun la cicklopoj kaj hekatonkiroj, kiujn la titano ankoraŭ timis.

Tamen, la destino ordonis ke Krono sufera la saman finon kiel sia patro. Por eviti esti detronigita, Krono englutis la infanojn naskitajn de sia edzino Reo, sed ŝi (helpe de la venĝema Geo) pripensis strategion por savi sian lastan idon: kiam Zeŭso naskiĝis, ŝi donis al sia edzo maskitan ŝtonon anstataŭ la infanon. Poste ŝi kaŝis Zeŭson en la insulo Kreto, kaj kiam li plenkreskis li liberigis siajn gefratojn kaj la ciklopojn, hekatonkirojn kaj gigantojn el la Tartaro, kaj kune batalis kontraŭ Krono kaj la aliaj titanoj.

Post tiu batalo, nomita titanomaĥio, Zeŭso kaj la olimpaj dioj atingis la povon sur la tuta mondo. Geo, kiu personigis fekundecon, plu havis idojn en tiu tempo: kun Tartaro ŝi generis Eĥidnon kaj Tifeon, kaj kun Ponto ŝi naskis Nereon, Taŭmason, Forkison kaj Eŭribion.

Ŝi naskis ankaŭ la monstran serpenton Pitonon, kiu gardis ŝian templon. Kiam Apolono mortigis ĝin, li ricevis punon de Geo: Apolono estis servisto de la reĝo Admeto dum naŭ jaroj. La morto de Pitono simbolas la transdonon de la kulto de Geo (la origina diino de la orakolo de Delfo) al la kulto de la olimpaj dioj (precipe Apolono). Tamen, ŝia graveco daŭris en la popolo. Ekzemple, la ĵuroj faritaj per ŝi estis sakralegaj.

La antikva greka arto prezentas Geon en du manieroj: en la atikaj vazoj ŝi estas mezaĝa virino duonstaranta sur la planko. Ofte oni prezentas ŝin donantan la infanon Eriktonio (estonta reĝo de la urbo Ateno) al la diino Ateno por esti vartota de ŝi. Poste, sur mozaikoj oni montras ŝin klinitan surtere kaj akompanatan de la karpoj, dioj de la agrokulturaj produktaĵoj.

Pliaj informoj Partneroj kaj idaro, Partenogenezo ...
Remove ads

Eksteraj ligiloj

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads