Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1988

From Wikipedia, the free encyclopedia

Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1988
Remove ads

La fina parto de la 8-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado (oficiala nomo "UEFA EURO" 1988) okazis inter la 10-a kaj la 25-a de junio 1988 en ok urboj de Germanio.

Rapidaj faktoj Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1988 UEFA EURO 1988 ...

La konkurso havis du fazojn: unue la teamoj de 8 landoj konkursis en 2 grupoj de po kvar teamoj, kaj en ĉiu grupo restis la du plej bonaj, do entute 4 teamoj. Poste en la "finala fazo" unue ludis po du teamoj el tiuj 4, parigitaj laŭ antaŭe difinita sistemo (la duonfinalo), kaj la gajnintoj el la duonfinalo komparis siajn fortojn en la finalo, kiu okazis je la 25-a de junio 1988 en Munkeno.

Por la 15 matĉoj en sume 8 stadionoj estis venditaj entute pli ol naŭcent mil da enirbiletoj.

La ok urboj kaj stadionoj, kiuj gastigis la matĉojn, estis

Duseldorfo (Düsseldorf)Rheinstadion
Frankfurto ĉe Majno (Frankfurt am Main)Waldstadion
GelsenkirchenParkstadion
Hamburgo (Hamburg)Volksparkstadion
Hanovro (Hannover)Niedersachsenstadion
Kolonjo (Köln)Müngersdorfer Stadion
Munkeno (München)Olympiastadion
Stutgarto (Stuttgart)Neckarstadion
Thumb
la olimpia stadiono de Munkeno, ejo de la turnira finalo


Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads