Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1996

From Wikipedia, the free encyclopedia

Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1996
Remove ads

La fina parto de la 11-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado (oficiala nomo "UEFA EURO" 1996) okazis inter la 8-a kaj la 30-a de junio 1996 en ok urboj de Anglio, unu el la landopartoj de Britio.

Rapidaj faktoj Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1996 UEFA EURO 1996 ...

La konkurso havis du fazojn: unue la teamoj de 16 landoj konkursis en 4 grupoj de po kvar teamoj, kaj en ĉiu grupo restis la du plej bonaj, do entute 8 teamoj. Poste en la "finala fazo" unue ludis po du teamoj el tiuj 8, parigitaj laŭ antaŭe difinita sistemo (la kvaronfinalo), el tio restis 4 gajnantoj, el kiuj po du interludis en la duonfinalo, kaj la gajnintoj el la duonfinalo komparis siajn fortojn en la finalo, kiu okazis je la 30-a de junio 1996 en Londono.

Por la 31 matĉoj en sume 8 stadionoj estis venditaj entute pli ol miliono da enirbiletoj. Krome pluraj milionoj da futbalemuloj vojaĝis al la matĉaj urboj, kie ili sur ekranegoj povas spekti la interluktadojn de la sportaj teamoj.

La ok urboj, kiuj gastigis la matĉojn, estis

Thumb
la "ĝemelaj turoj" enireje de la londona stadiono Wembley, ornamita por la turniro


Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads