Ed Harris
usona aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Edward ''Ed'' Allen HARRIS (naskiĝis la 28-an de novembro 1950 en Tenafly, New Jersey) estas usona filma aktoro, scenlibra verkisto kaj filma reĝisoro. Li ofte ludis gravan flankan rolanton, ekz. en la filma dramo Apollo 13 kiel Gene Kranz, gvidanto de la misia kontrolo.
Remove ads
Vivo

Harris studis en Columbia University en Novjorko, sed li koncentris je la sporto. Post kiam li ekinteresiĝis pri la aktorado, li decidis akcepti aktoradan instruadon. Post la finstudo, li veturis al Los Angeles, kie li ludis en malgrandaj teatroj kaj ricevis la unuan televidan rolon. Lia debuto en Broadway (teatro) okazis en 1983 en teatraĵo de Sam Shepard, la Fool for Love, pro kio li ricevis premion Obie Award. Samjare Harris ludis en la filmo The Right Stuff - romano de Tom Wolfe - la rolon de astronaŭto John Glenn. Ekde tiam, li estas taksata kiel unu el la plej gravaj karakteroj de la usona kino, kiu ankaŭ en flankaj roloj kaj kun karakteriza vango tre bone ludis, ekz. en Jacknife, Glengarry Glen Ross, The Firm, Apollo 13, Nixon, The Rock, The Truman Show, A Beautiful Mind, The Hours kaj en A History of Violence.
Ed Harris gvidis unuafoje en 2000 reĝisoran laboron kaj tiel estiĝis la filmo Pollock, filma biografio pri pentristo Jackson Pollock. Harris ludis en ĝi mem la ĉefrolon. Lia dua reĝisorita filmo estas Appaloosa de 2008.
Harris geedziĝis en 1983 kun aktorino Amy Madigan, kun kiu li havas unu filinon (n. 1993).
Remove ads
Filmaro
Filmo
Televido
Teatro
Videokludo
- 2010: Call of Duty: Black Ops (voĉo)
Remove ads
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
