Ede Ivánfi
hungara piarista monaĥo, instruisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Ede Ivánfi, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ivánfi Ede estis hungara piarista monaĥo, instruisto. Lia origina nomo estis Béla Jancsik ĝis 1869, Ede estis lia prenita monaĥa nomo.
Ede Ivánfi[1][2] naskiĝis la 21-an de aprilo 1821 en Somorja (Hungara reĝlando, Aŭstra imperio, nuntempa Šamorín en Slovakio), li mortis la 28-an de januaro 1900 en Magyaróvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa urboparto de Mosonmagyaróvár en Hungario).
Remove ads
Biografio
Ede Ivánfi maturiĝis en gimnazio en Pozono en 1837, poste li aliĝis al la piaristoj. La novicado okazis en Privigye, kie post 2 jaroj li akiris pedagogian licencon. Li instruis 2 jarojn en Sátoraljaújhely, poste li studis teologion kaj filozofion en Vác, Nitro kaj Szentgyörgy. En 1846 li monaĥiĝis, monatojn poste li pastriĝis. Laŭvice li instruis en Debrecen, Máramarossziget, Nagybecskerek, Temeŝvaro, Budapeŝto, Vác, Veszprém (urbo), Sátoraljaújhely, fine ekde 1879 en Magyaróvár, kie li multe okupiĝis pri historio de Moson. En 1891 li pensiuliĝis.
Remove ads
Elektitaj kontribuoj
- Kirándulások hazánkban 1. Dunántúli tájrajzok (1863)
- A magyar birodalom vagy Magyarország és részeinek czimerei (2 volumoj, 1869-1873; denove: 1989)
- Szózat zemplénvármegye értelmiségéhez (1873)
- Titel mint prépostság, káptalan, hiteleshely és vár (1877))
- Vázlatok Mosonyvármegye multjából (1882)
- A régészet becse, fejlődése általában és alkalmazása Mosonymegyében (1883)
Memorigiloj
Fontoj
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads