Nitro
urbo de Slovakio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Nitra, hungare Nyitra, germane Neutra, esperante ankaŭ Nitro[1], estas urbo en Slovakio, ĉefurbo de samnomaj provinco kaj distrikto. Troviĝas 90 km nordoriente de Bratislavo. Ĝi havas areon de 108 km² kaj loĝantaron de ĉirkaŭ 87.000 (en 2002). Pro la situo ĉe monto Zobor la altodiferencoj en la urbo estas konsiderindaj; oni taksas ĝian mezan alton super maro jen per 190 m, jen per 250.


Remove ads
Historio

Nitra estas la plej malnova urbo de Slovakio, kiun kronikoj mencias jam en la 9-a jarcento. Komencoj de ĝia prisetlado estas en pratempo, kiel tion pruvas la arkeologiaj trovitaĵoj sur la urbo-tereno. Jam antaŭ 30 mil jaroj ĝi estis dense loĝigita areo. Areo de la nuna Nitra estis grava loko de keltoj (jam kelkajn jarcentojn antaŭ Kristo), pli poste de ĝermanoj kaj fine slavoj. Ĝi estis sidejo de unuaj konataj regantoj de la nuntempa regiono de Slovakio – germanaj triboj "Kvadoj" (ĉ. j. 396 p.K.) kaj ekde la 8-a jarcento ĝis 1108 sidejo de la Nitra-princlando.
Nitra estas urbo kun granda historia signifo. Komenco de setlado atingas praepokon, kio dokumentas multaj arkeologiaj trovoj en la urba teritorio. Jam antaŭ 30 000 ĝi estis dense loĝata. Nitra estis centro de regno, kiu daŭris de la 8-a jarcento ĝis 1108. La unua skriba mencio devenas el 828, kiam Nitra estis episkopejo de Grandmoravia Regno. Tiam konsekrigis la salcburga arkiepiskopo Adalram la unuan kirkon en nuna Slovakujo.
Pribina (ĉ. 800-861) estis slava princo kiu kristaniĝis kaj konstruigis la unuan kristanan preĝejon en slava teritorio en Orienta Eŭropo, en loko, kiu supozeble estis la nuna Nitro en 827, aŭ temas almenaŭ pri la unua slava preĝejo, kies ekzisto estas dokumentita. Li estis princo de duklando Nitro ĝis la jaro 833 kaj poste duko de Malsupra Panonio, kiu troviĝas en la teritorio de la nuntempa Hungario.
La hungaroj frakasis la Regnon kaj en la 11-a jarcento konstruis fortikaĵon. En 1074 imperiestro Henriko vane sieĝis ĝin. La komunumo denove iĝis episkopejo en 1113. La tataroj ne povis okupi ĝin en 1241, en 1248 ĝi ekhavis la rangon libera reĝa urbo. En 1271 Otakar la 2-a, poste Mateo Csák [ĈAk] en 1317, fine la husanoj en 1440 okupis ĝin. Tamen Matiaso la 1-a reokupis la tutan regionon. En 1471 pola reĝo Kazimiro la 4-a okupis ĝin, sed post unu jaro Matiaso reokupis. Stefano Bocskai en 1605, Gábor Bethlen en 1620, fine la turkoj en 1663 sukcese sieĝis la fortikaĵon. La urbo apartenis al Francisko Rákóczi la 2-a inter 1704-1708.
En 1910 loĝis en la urbo 16 418 homoj (9 754 hungaroj, 4 929 slovakoj, 1 636 germanoj). La urbo estis longe distriktejo de la historia hungaria departemento Nyitra. En 1920 la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. En 2001 loĝis en la urbo 87 285 homoj (83 285 slovakoj, 1 489 hungaroj, 807 ĉeĥoj, 323 ciganoj, 55 ukrainoj, 47 germanoj, 18 rutenoj).
Remove ads
Vidindaĵoj

La plej fama historia memoraĵo kaj dominanto de la urbo estas la Kastelo de Nitra el la 11-a jarcento, en la 15a jarcento rekonstruita kaj ankoraŭ ŝanĝata en la epoko de baroko. La kastelo estis konstruita sur la loko de la slava setlejo de la 9a jarcento. Ĝi estas nacia kultura heredaĵo. Hodiaŭ ĝi estas sidejo de la arkeologia departemento de SAV (Slovaka Akademio de Sciencoj) kaj de episkopo. Viziteblaj estas nur la katedralo kaj la dioceza muzeo.
- Preĝejo omaĝe al Sankta Emmeram el 1158
- Preĝejo omaĝe al Beata Damo el 1446, ankaŭ pilgrimloko
- Mezepoka episkopa preĝejo
- Franciskana preĝejo el 1630
- Episkopa palaco el 1732
- Departementa domo el 1784
- sinagogo el 1911
- Televid-radia turo Zobor
- Teatro Divadlo Andreje Bagara
- Skulptaĵo de Pribina
Proksime
Remove ads
Servoj
Famuloj
- en la iama Nyitra naskiĝis kaj mortis:
- hungara ĉefkuracisto József Nagy
- hungara piaristo Imre Erdősi
- en la iama Nyitra naskiĝis:
- hungara agronomo János Lelley
- hungaraj aktoroj Denise Gajzágó kaj Antónia Hetényi
- hungaraj arkivistoj Aladár Kovách kaj Károly Tagányi
- hungara botanikisto Adolf Ferenc Láng
- hungara farmaciisto János Halmai
- hungara fremdultrafikisto Oszkár Bársony
- hungara-germana fungosciencisto Jan Iván Lelley
- hungara-juda hebreisto Salamon Widder
- hungara juristo János Csarada
- hungaraj kanonikoj Lajos Crescens Dedek kaj Imre Dambrovszky
- hungara kuracisto Péter Széky
- Stefan Schwartz (medalisto) (aŭstro)
- hungara meteologiisto Géza Tóth
- hungaraj monaĥoj László Haskó kaj Alajos Hatala
- hungara muzeologo József Höllrigl
- hungara oficisto Zoltán Palotás
- hungaraj operkantistoj Ferenc Ormay kaj Béla Venczell
- hungara pastro-verkisto Ottokár Prohászka
- hungara pentristo Ödön Massányi
- hungaraj psikiatroj Fülöp Stein kaj Lipót Szondi
- juda-hungara rabeno Gyula Dessauer
- hungara-slovaka skulptisto Gyula Bártfay
- en Nitra naskiĝis:
- ĉeĥoslovakia hungara biologo Csaba Bödör
- hungara-finna geologo Gábor Gaál (geologo)
- en Nitra loĝis:
- Sankta Svorado - patrono de Nitra
- Sankta Gorazdo - pastro
- Alexandra Borbély - hungara aktoro
- Pavol Strauss - kuracisto, verkisto, filozofo
- Maximilián Schurmann - pentristo, pedagogo
- Alica Sauberová-Nitrayová - pianistino, pedagogo
- Ladislav Zrubec - verkisto, redaktoro
- Ján Jesenský - poeto
- Ján Tlegdy - episkopo
- en la iama Nyitra mortis:
- hungara reĝo Ladislao la 1-a (Hungario)
- hungara juristo Károly Kossovich
- hungara arkivisto János Romhányi
- hungaraj episkopoj Imre Gábor Esterházy, József Vurum, Ágoston Roskoványi, Pál Bornemisza, János Lukácsy, Imre Palugyay kaj László Szörényi
- hungara kanoniko János Krobót
- hungaraj monaĥoj Lajos Alleker, Norbert Conradi kaj István Frank (piaristo)
- en la iama Nyitra vivis:
- hungara-slovaka kardinalo Sándor Rudnay
- en la iama Alsóköröskény (nun urboparto de Nitro) naskiĝis:
- hungara politikisto János Markhot
- en la iama Nagyemőke (nun urboparto de Nitro) naskiĝis:
- hungara politikisto Gyula Markhot
- en Nitra mortis hungaraj piaristoj Gellért Váry kaj Ince Vida
Remove ads
Ĝemelurboj
|
Esperanto
En marto 1996 en Nitra okazis studkonferenco de AIS, la Slovaka Prov-SUS, per kiu AIS oficiale komencis sian agadon en Slovakio. Ankaŭ parto de la konferenco SUS 25 (en 2001) okazis en Nitra.
En la jaroj 2011,[2] 2012[3] kaj 2014[4] okazis en Nitra Somera Esperanto-Studado.
De la 8a ĝis la 15a de Aŭgusto 2015 okazis en Nitro la 88a SAT-Kongreso.[1] En la jaro 2016 en Nitro okazis la 101-a Universala Kongreso de Esperanto[5][6] kaj kongreso de IKUE.[7]
Remove ads
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads




