Edgar Frank Codd

brita matematikisto kaj komputikisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Edgar Frank CODD, nomata ankaŭ Ted, naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1923 en insulo Portland, Dorset kaj mortis la 18-an de aprilo 2003 en Aventura, Florido. Li estis informadikisto kaj grave kontribuis al la evoluo de rilataj datenbankoj.

Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...

Studinte matematikon kaj kemion ĉe Exeter-Kolegio de Universitato de Oksfordo, Codd en 1948 elmigris al Novjorko kaj tie laboris por IBM kiel matematika programisto. En 1953 li ĉagreniĝis pri la politiko de Joseph McCarthy kaj transloĝiĝis al Otavo en Kanado.

Liaj esploroj kondukis al publikigo de fama artikolo "A Relational Model of Data for Large Shared Data Banks" (rilata modelo de datenoj por grandaj komunuzaj datenbankoj) en 1970. Je lia bedaŭro IBM ne interesiĝis pri la afero kaj lasis la ekspluatadon de la ideoj de Codd al aliaj, ekzemple firmao Oracle.

En 1981 Codd ricevis la Premion Turing.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads