Egon Ewald Seefehlner

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Egon Ewald SEEFEHLNER estis tre fama hungarlanda kaj aŭstra fervojofakulo kaj elektroteĥnikisto kiu naskiĝis la 28-an de decembro 1874 en Budapeŝto kaj mortis la 20-an de septembro 1946 en Vieno.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Remove ads

Biografio

Li estis filo de supraaŭstria familio, la patro estis fervoja inĝeniero. Li studis maŝinan konstruadon kaj elektroteĥnikon kaj finis kun diplomo kaj li ankaŭ skribis disertacion kaj habilitacion. Li laboris mallonge en hungaraj ŝtataj fervojoj, (Magyar Államvasutak, aŭ MÁV, Historio de la hungara fervojo), li laboris tre longe en AEG-Uniono elektra societo en Vieno, ankaŭ en la aŭstriaj fervojoj, hodiaŭ OEBB (Österreichische Bundesbahnen) kaj donas prelegojn en Teknika Universitato (Vieno).

Lia filo, la juristo Egon Seefehlner (1912-1997) estis de 1976 ĝis 1982 kaj de 1984 ĝis 1986 direktoro de la Viena Ŝtata Operejo.

Remove ads

Fervoja Konstruado

Li estas tre fama fervoja inĝeniero kaj helpis konstrui Stubaitalfervojon, la unuan elektran una-fazo-fervojon de Aŭstrio, la dentajn fervojojn inter TriestoOpicina, Bozen) – Ritten, kaj la 1435 mm (normala ŝpuro) Mittenwald-Fervojo.

Kablovojaĵoj

Li helpis konstrui la funikularon alten je Hungerburg (Innsbruck) kaj je Erzberg (Eisenerz).

Verkoj

  • Seefehlner skribis gravan historian verkon kun multaj detalaj tabeloj pri lokomotivoj kaj konstruaj ekzemploj kaj diskuto pri teĥnikaj problemoj:
  • Elektrische Zugförderung : Handbuch für Theorie und Anwendung der elektrischen Zugkraft auf Eisenbahn / E.E.Seefehlner 2-eldono Berlino : eldonejo Springer, 1924; XI, 659 p. ; 28 cm : 699 Figuroj.; Tabeloj kaj tel ĉapitro pri denta fervojoj kaj drataj ŝnuregaj fervojoj ; de Hans Heinrich Peter, p.536-640; Elektra trenotiro (Elektra trakcio): Manlibro pri teorio kaj apliko de elektra tirforto en fervojo.
  • La verktitolo de la franca traduko jenas:
  • Traction électrique / E[gon] E. Seefehlner ; Avec un chapitre...par H. H. Peter. Traduko en franca lingvo de R. Weiller; Parizo : eldonejo Béranger, 1926; 694 p.
Remove ads

Ligiloj en Vikipedio

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads