Elizabeth Warren
usona politikistino From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Elizabeth Ann Warren (naskita Elizabeth Ann Herring la 22-an de junio 1949) estas usona profesoro pri juro kaj politikisto, nun servanta kiel demokrata senatano de Masaĉuseco. Antaŭe ŝi estis profesoro en la jura altlernejo de universitato Harvard, specialisto pri la leĝoj pri bankroto. Ŝi estas eminenta jura klerulo, multege citate pri komerca juro.[1] Ŝi estas aktiva defendanto de la protektado de konsumantoj, kaj ŝia klerumado instigis la kreiĝon de la usona Buroo pri Financa Protektado de Konsumantoj. Ŝi verkis plurajn librojn (kaj akademiajn kaj popularajn) kaj ofte intervjuiĝas pri landaj kaj individuaj ekonomiaj temoj.
Post la financa krizo de 2008, Warren prezidis la instancon kreitan por kontroli la programon ("TARP") laŭ kiu la usona registaro aĉetis posedaĵojn de krize ĝenitaj bankoj. Poste ŝi servis kiel helpisto al prezidento Barack Obama, kiel speciala konsilisto al la usona ministro pri la kaso.
En 2011 Warren venkis respublikanan senatanon Scott Brown kaj elektiĝis kiel la unua ina senatano el Masaĉuseco.
Ŝi estas rigardata kiel unu el la gvidaj figuroj en la usona Demokrata Partio kaj elstara progresivulo.[2][3] Oni ofte menciis ŝin kiel eventualan kandidaton por la usona prezidenteco, aparte en 2016 sed ŝi ripete publike insistis, ke ŝi tute ne intencas kandidatiĝi.[4][5] En somero 2020 la tiutempa demokrata kandidato por la prezidanteco de Usono, Joe Biden, konsideris proponi ŝin anstataŭ Kamala Harris kiel proponatan vicprezidanton de Usono, sed fine li tamen decidis favore al Kamala Harris en aŭgusto 2020 kaj ambaŭ efektive venkis la prezidantan baloton kaj ekoficis la 20-an de januaro 2021.
Remove ads
Notoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
