Embuska predanto

From Wikipedia, the free encyclopedia

Embuska predanto
Remove ads

Embuskopredantojgvatopredantoj estas karnovoraj bestoj kiuj kaptas predon per ŝtelo aŭ ruzaĵo, ne pro rapideco aŭ nepre danke al forto. Tiuj organismoj kutime kaŝas senmove kaj atendas ke predo venu proksimege (embusko).

Thumb
Ina krabaraneo (Misumena vatia) kaptanta paron de kopulantaj muŝoj. Tiu specio povas ŝanĝi sian koloron por egali tiun de la floro.

Ili ofte estas kamuflaj, kaj povas esti izolaj. Tiu maniero de predado povas esti plej efika kiam predanto ne povas iradi pli rapide ol ĝia preferata predo; alie, aktiva ĉasado estus pli efika.[1]

Thumb
Meksika krokodilo en embuska sinteno.

La bildo sube montras krokodilon gvate embuske. Ĉiu neatenta predo kiu alproksimiĝus al akvobordo povas iĝi eventuala manĝo.

Tiu predotipo povas, aliflanke, rezervi energion por predanto kiu uzas antaŭvideblajn padojn por predo, kiel ĉe katoj de ĉiuj grandecoj kaj iĝas alloga strategio. Embuskopredantoj inkludas multajn fiŝojn, serpentojn, kaj aliajn reptiliojn (ekz. krokodiloj), same kiel kelkajn mamulojn, birdojn, kaj araneojn.

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads