Emilia Clarke

From Wikipedia, the free encyclopedia

Emilia Clarke
Remove ads

Emilia Clarke (naskiĝis la  26-an de oktobro 1986 (nun 1986-10-26) en Londono), estas brita aktorino. Antaŭ ĉio ŝi konatiĝis pro la rolo kiel Daenerys Targaryen en la televida serio Game of Thrones (Ludo de tronoj).

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Remove ads

Juneco

Ŝi naskiĝis en Anglio, kaj elkreskis en Berkshire. La patro de Emilia estas sonteknikisto kaj la patrino komercistino. Ŝia pli juna frato studas politikon. La intereso aktori komenciĝis en la aĝo de tri post spektado de la muzikalo Show Boat en kiu ŝia patro laboris. Antaŭ la studado en la Drama Centre London kie ŝi finstudis en 2009, ŝi iris al la lernejoj en St Edward's (2000-2005) kaj Rye St Antony.

Remove ads

Kariero

Emilia rolis en du teatraĵoj ĉe la St. Edwards kaj dek ĉe la Drama Centre London. Krom tio ŝi ankaŭ videblis en la Company of Angels-produktaĵo de Sense en 2009 kaj reklamo por Samaritans. Ŝiaj unuaj tv-roloj estis Saskia Mayer en epizodo de Doctors en 2009 kaj Savannah en la Syfy-filmo Triassic Attack en 2010. La magazino Screen International nomis ŝin unu el la alsturmantaj talentoj de Britio.

En 2010 ŝi elektiĝis por la rolo de Daenerys Targaryen en la usona fantazi-serio Game of Thrones, bazita sur la libroserio Kanto de glacio kaj fajro de George R. R. Martin. Origine tiu rolo estus ludata de Tamzin Merchant, sed pro nekonataj kaŭzoj oni anstataŭigis ŝin. Emilia gajnis la EWwy Premion por Best Supporting Actress in a Drama (plej bona subtena aktorino en dramo) en 2011 por sia rolo kiel Daenerys. En marto 2013 ŝi ĉefrolis kiel Golightly en la Broadway-produktaĵo Breakfast at Tiffany’s (Matenmanĝo ĉe Tiffany). En majo 2013 oni anoncis ke Emilia ludos rolon en la filmo Garden of Last Days (Ĝardeno de lastaj tagoj), sed du semajnojn antaŭ la komenciĝo de la produktado oni nuligis la projekton.

Remove ads

Persona vivo

En septembro 2012 Emilia havis amrilaton kun Seth MacFarlane. Je la 20-a de marto 2013 konatiĝis ke ili ĉesis la rilaton.

Filmaro

Filmo

Pliaj informoj Jaro, Titolo ...

Televido

Pliaj informoj Jaro, Titolo ...

Teatro

Pliaj informoj Jaro, Titolo ...
Remove ads

Premioj

Pliaj informoj Jaro, Laboro ...

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads