Emilio-Romanjo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Emilio-Romanjo
Remove ads

Emilio-Romanjo (itale Emilia Romagna [emilja romanja]) estas regiono, kiu situas en norda Italio, en la suda parto de la Pada Ebenaĵo. Ĝi etendiĝas de Adriatiko, oriente, ĝis montaro, sudokcidente, ne malproksime de la aliflanka marbordo de Italio (Tirena Maro).

Thumb
Rapidaj faktoj regiono de Italio, Kodo: ...

Laŭ la stato de 2019 en la regiono vivis 4 459 477 loĝantoj sur areo de 22 123,09 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 202 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Bolonjo.

Limas al ĝi, krom Adriatiko, la regionoj Veneto kaj Lombardio (norde), Piemonto kaj Ligurio (okcidente), Toskanio, Markio kaj la Respubliko de San-Marino (sude).

Remove ads

Geografio

Thumb
Surfaco de Emilio-Romanjo per altimetraj zonoj

Emilio-Romanjo konsistas el naŭ provincoj:

Historie la regiono ekestis el la du teritorioj de Emilio kaj Romanjo.

Emilio konsistis el la provincoj de Piacenza, Parma, Reggio kaj Modena kaj la parto de la bolonja provinco, en kiu situas la ĉefurbo mem; Romanjo konsistis el la alia perto de la bolonja provinco kaj Ravenna, Rimini kaj Forlì-Cesena. Rimini tiutempe ne estis aparta provinco. Al Romanjo krome apartenis teritorioj en nuna Toskanio kaj Markio.

La iama diseco de la du partoj foje ankoraŭ esprimiĝas en ŝerce troigita loka patriotismo.

Ĉefaj urboj

Sekvas listo de la 10 urboj kun plej da loĝantoj.

1BolonjoProvinco de Bolonjo 373 200 loĝ.
2ModenaProvinco de Modena 180 000 loĝ.
3ParmoProvinco de Parmo 176 800 loĝ.
4Reggio nell'EmiliaProvinco de Reggio Emilia 159 800 loĝ.
5RavenoProvinco de Raveno 150 900 loĝ.
6RiminiProvinco de Rimini 137 200 loĝ.
7FerraraProvinco de Ferrara 133 200 loĝ.
8ForlìProvinco de Forlì-Cesena 113 500 loĝ.
9PiaĉencoProvinco de Piaĉenco 99 700 loĝ.
10CesenaProvinco de Forlì-Cesena 94 000 loĝ.
Remove ads

Historio

Romanjo dum jarcentoj apartenis al la Papaj ŝtatoj (Sankta Seĝo) kaj estis regata de Romo, de kio devenas ĝia nomo.

Pri la teritorioj de Emilio estis longaj disputoj inter Francio kaj Aŭstrio. Napoleono fondis el ili kaj aliaj teritorioj la Cis-alpan Respublikon, kies flago estis verda-blanka-ruĝa trikolora, kiu nun estas la ŝtata flago de Italio.

Nur ĉe la unuiĝo de Italio en 1861 sub Viktoro Emanuelo la 2-a la du teritorioj estis kunigitaj. La nomo Emilio-Romanjo estis oficialigita nur en 1947. La nuna regiona divido de Italio datiĝas de 1970.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads