Ericsson
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Ericsson (Telefonaktiebolaget L. M. Ericsson) estas transnacia firmao kiu produktas ekipaĵaron kaj servojn por Interreto kaj telekomunikado kun sidejo en Stokholmo, Svedio. La kompanio proponas servojn, programarojn kaj infrastrukturon en informadiko kaj komunikadan teknologion por telekomunikaj funkciantoj, tradicia telekomunikado kaj ekipaĵaron por Interreta Protokolo (IP), movebla kaj fiksa larĝa bendo, subtenajn servojn por operacioj kaj negocoj, drata televido, IPTV, videosistemoj, kaj etendaj operaciaj servoj. Ericsson havis 35% el la merkato en la poŝtelefona interreta infrastrukturo 2G/3G/4G en 2012.[1]
La kompanio estis fondita en 1876 fare de Lars Magnus Ericsson;[2] ĝis 2016 ĝi havis sidejon en Stokholmo, Svedio. La kompanio dungas ĉirkaŭ 115,000 personojn kaj funkcias en ĉirkaŭ 180 landoj.[3][4] Ericsson tenis ĉirkaŭ 39,000 garantiitajn patentojn je Majo 2015, inklude multajn en senkabla komunikado.[5]
Remove ads
Referencoj
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads