Esperanta Civito
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Esperanta Civito (france: Cité Esperantienne) estas neteritoria grupo, kun Esperanto kiel oficiala lingvo[1], kiu organizas sin kvazaŭ subjekto de internacia juro[2]. Ĝi estis proklamita la 2-an de junio 2001[3] kaj ĝiaj tri ĉefaj karakterizoj estas federismo, homaj rajtoj kaj ius sermonis.
Remove ads
Organizado
Esperanta Civito estas konceptebla kiel provo instituciigi la Esperantan diasporon. La Pakto por la Civito estis subskribita en Svislando en 1998 kaj ĝi estis oficiale fondita la 2-an de junio 2001.
La Civito estas kolektivo kiu celas firmigi la rilatojn inter la esperantistoj kiuj sentas sin apartenantaj al senŝtata diaspora lingva grupo. Ĝi ne estas ŝtato, nek movado, kaj ne havas ideologion[4], ĉar ĝian civitanaron unuigas nur la respekto al la homaj rajtoj, la aprezo al federisma, necentralizita modelo, kaj prezipe la ideo ke Esperanto estas ne nur komunikilo kaj beletra perilo, sed ĉefe identigilo, parto de la identeco de esperantisto.
La celo de la Civito estas antaŭenpuŝi ĝiajn transnaciajn valorojn kaj emfazi la realan funkcion de Esperanto kiel lingvo de alternativa komunikado por diaspora komunumo, pli ol eventuala dua lingvo por la tuta homaro.
Remove ads
Karakterizoj

Konstitucia Ĉarto

La fundamentaj normoj de la Civito estas menciitaj en la Konstitucia Ĉarto adoptita en 2001 kaj baziĝas sur la Deklaracio pri la Homaj Rajtoj (1948). La Civito havas federisman strukturon. Ĝia leĝodona instanco estas la Parlamento, konsistanta el Forumo (kiu reprezentas la establojn) kaj Senato (kiu reprezentas la civitanojn), ambaŭ prezidataj de la Konsulo. La ekzekutiva povo estas Kapitulo, kiun konsistigas la Konsulo, la elektita Unua Vickonsulo kaj la ceteraj nomumitaj vickonsuloj (ĝis maksimume sep); la arbitracia povo estas la Kortumo, elektita de la Forumo ĉiun duan jaron.
La instancoj de la Civito estas subsiduaj al la strukturoj de la establoj aliĝintaj al la Pakto: la Kapitulo ne rajtas dikti al paktintoj kion fari, ekster la Pakto, la Konstitucio kaj la komune aprobitaj direktivoj. Reciproke, la paktinta establo ne rajtas atendi intervenon de la Kapitulo ekster la cititaj normaroj. La subsidueco garantias la eventualan neŭtralecon de la paktintoj, kiuj gardas plenan aŭtonomecon ankaŭ post la aliĝo al la Pakto.
Instancoj


Politika vivo
Protagonistoj en la politika vivo de la Civito estas la partioj, kiuj partoprenas en la elektoj por la Senato pere de listoj. Ekde la komenco ĝis nun la Verda Listo, progresema, ekologia kaj laika alianco, havis ĉiam la majoritaton. Sekve ĉiuj Konsuloj venis el tiu frakcio. La Blanka Listo, konservema kaj religie inspirita, estis konstante la ĉefa grupo de opozicio, sed ekzistis dum kelkaj jaroj ankaŭ Ruĝa Listo, socialisma.
La simbolo de la Verda Listo estas arbo kun radikoj, la slogano: "De Zamenhof ĝis la Esperanta Civito". La simbolo de la Blanka Listo estas fiŝo, la slogano: "Por Civito inspirita de kristanaj valoroj".
Neniu partio aktiviĝis ekster la lista dimensio ĝis 2025, kiam estis oficiale lanĉita la Verda Partio.
Ĉiujn kvin jarojn, okazas voĉdonado por la Senato de la Civito. Laŭ la Konstitucio, la plej granda listo gajnas pliajn seĝojn. En 2006, 2011 kaj 2016 la premio estis 6 pliaj seĝoj, sed en 2019 ĝi estis 2 pliaj seĝoj.[9] Ekzemple, en 2016, la Verda Listo gajnis 9 seĝojn pro la voĉdonoj kaj 6 seĝoj ĉar ĝi estis la plej granda listo.
Normaro

La fundamentaj normoj de la Esperanta Civito estas la Konstitucia Ĉarto (2001), kiu originas el la Pakto por la Esperanta Civito (1998), kaj la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj (1948).
Grava referenco, sed sen normiga valoro (escepte de la art. 1 par. 5), estas la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj (1996), danke al kiu la esperantistaro estas agnoskebla kiel lingva grupo.
Strukturaj normoj estas dispozicioj plenumantaj konstituciajn priskribojn, havante tial pli altrangan naturon ol ordinaraj normoj. Ekzemple, estas strukturaj normoj la reglamentoj de la parlamentaj ĉambroj.

La Forumo aprobas normojn en formo de direktivo kaj la Senato aprobas normojn en formo de leĝo. Ambaŭ branĉoj de la Parlamento aprobas aplikajn aktojn, respektive reglamentojn kaj administrajn aktojn.
Direktivoj kaj reglamentoj de la Forumo ne devigas unuopajn civitanojn, sed la establojn mem, kiuj devas konformigi siajn statutojn al ili, se necese. La Konsulo plenumas per ediktoj la direktivojn kaj reglamentojn aprobitajn de la Forumo.
Leĝoj kaj administraj aktoj de la Senato devigas la civitanojn, ne la establojn aliĝintajn al la Pakto. La Konsulo plenumas per dekretoj la leĝojn kaj administrajn aktojn aprobitajn de la Senato.
Okaze de manko de normo, la Civito referencas provizore al la Svisaj Kodoj.
La tuta normaro aperas en La Verda Libro de la Esperanta Civito, mendebla tra la redakcio aŭ tra Esperanta Kulturservo.
Institucioj kaj simboloj de la Civito

La Civito enhavas multajn trajtojn kaj instituciojn, simile al tiuj, kiuj kutime apartenas al ŝtato, krom lando kaj armeo.
- Flago kaj himno (la tradiciaj esperantaj);
- Leĝodona instanco, nomata Parlamento[16];
- Konstitucio[17];
- Arbitracia instanco, nomata Kortumo[18];
- Banko[19];
- Lingva Komitato[20];
- Censado;
- Moto: E pluribus ultra (El pluraj transen);
- Novaĵagentejo: Heroldo Komunikas (HeKo)[21];
- Oficialaj festotagoj: – la 14-a de aprilo, Memortago de ĉiuj Pioniroj – la 2-a de junio, Tago de la Esperanta Lingvo – la 10-a de aŭgusto, Tago de la Esperanta Civito; – la 15-a de decembro, Tago de la Esperanta Kulturo.
Remove ads
Celaro
Esperanta Civito organizas sin kiel institucion kun transnacia kulturo, kies precipa celo estas reprezenti esperantistojn perceptantajn sian esperantistecon kiel apartenon al diaspora lingva grupo. La Civito konceptas Esperanton kiel identigilon kaj kulturan perilon.
Laŭ la franca socilingvisto Philippe Blanchet la tri trajtoj necesaj al funkcianta identiĝo por lingva kaj kultura grupo[22], se aplikataj al la Esperanta Civito, estas:
- unue, ke la individuo sentas ke li apartenas al la Esperanta Civito (aŭ sin deklaras Esperanta civitano);
- due, ke tiuj, kiuj jam apartenas al tiu grupo, agnoskas ke la novalventinta individuo apartenas al la sama grupo;
- trie, ke tiuj, kiuj ne apartenas al la Civito, agnoskas kaj ke ekzistas Esperantaj civitanoj kaj ke tiu antaŭmenciita individuo apartenas al la Civito.
Servoj
Ne la Civito mem produktas servojn, sed la establoj aliĝintaj al la Pakto, kiuj provizas ĉiujn esperantistojn precipe per kulturaj kaj socialaj servoj. Esenca rimedo estas la nemoveblaĵoj (posedataj de esperanta establo aŭ de neesperantista kiu konsentas pri Civita servo) kie povas funkcii kursejo, somerumejo por infanoj, ripozejo k.s.
Ekde 2025, la Civito disponas je centralizita retvendejo: Esperanta Kulturservo, kiu provizas librojn, diskojn kaj aliajn varojn, plus aliĝojn al eventoj kaj kursoj de la paktintaj establoj.
Remove ads
Historio
La Civito konceptas la esperantistaron kiel popolon. Ĝia formiĝo estis la natura konsekvenco de la ĝermo engrundigita de Zamenhof kaj ŝosinta per la Manifesto de Raŭmo, kies spuroj (t.n. praraŭmismaj) troveblas ĉe pluraj pioniroj de la esperantismo.
El la letero de Lazaro Ludoviko Zamenhof al Abraham Kofman en Odeso, 28 Majo 1901:
Estas vero, ke Esperanto havas nun la plej bonajn kaj brilantajn esperojn por la estonteco: kaj tamen sufiĉe instruita de la sperto mi ne estas optimisto! Estis tempo, kiam Volapük staris ankoraŭ multe pli brilante, kaj tamen… rapide kiel fulmo Volapük falis kaj el ĉiuj ĝiaj plej brilantaj esperoj restis nenio! Se eĉ ĉiuj akademioj de la mondo akceptus Esperanton, se eĉ milionoj da personoj ĝin uzadus, nenio garantias, ke en la daŭro de unu jaro ĝi subite ne estos forĵetita kaj forgesita por eterne! Se ĝi unu fojon “eliros el la modo”, ĝi plej rapide pereos por ĉiam. Lingvo Internacia fortikiĝos por ĉiam nur en tia okazo, se ekzistos ia grupo da homoj, kiuj akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan. Cento da tiaj homoj estas por la ideo de lingvo neŭtrala multege pli grava ol milionoj da aliaj homoj. Hereda lingvo de la plej malgranda kaj plej sensignifa popoleto havas vivon multege pli garantiitan kaj neestingeblan, ol senpopola lingvo, kiun uzus eĉ milionoj da homoj. Jes, mi estas profunde konvinkita, ke nek solvo de la hebrea demando, nek enradikiĝo de lingvo neŭtrala estos iam ebla sen hilelismo, t. e. sen kreo de neŭtrala popolo.[23]
Tiun vidpunkton de Zamenhof atestas ankaŭ aliaj dokumentoj, ekzemple la letero "2 Oktobro 1905" al pastoro Friedrich Schneeberger, tiama prezidanto de Svisa Esperanto-Societo, kie oni legas:
La kreado de malgranda neŭtrale-homa popolo, en kiun iom post iom povus enverŝiĝi kaj solviĝi ĉiuj popoloj de la mondo, estas la tuta celo de mia vivo. La esperantismo estas nur parto de tiu ĉi ĝenerala ideo. Sed por ke la ĝenerala ideo (kiun multaj esperantistoj certe ne volos akcepti) ne malhelpu la aferon esperantan, tial mi ne ligos ĝin kun la esperantismo, sed mi proponos en la [Ĝeneva] kongreso, ke ni kreu inter ni sekcion de esperantistoj-“homaranoj”.[24]
Kaj el la preskaŭ samdata letero de Zamenhof al Émile Javal, 24 Septembro 1905:
Tiu ĉi malgranda popoleto, kiu havus sian konstantan kulturan centron en unu el la urboj de la neŭtrala Svisujo, prezentus fundamentan grupon, kiu iom post iom ensorbus en sin ĉiam pli da homoj el ĉiuj nacioj kaj estus la komenco de la estonta lingve kaj religie unuigita homaro.[25]
En revuo Esperanto (15 Oktobro 1908), Hector Hodler, direktoro de la gazeto kaj kunfondinto de la ĵus naskita Universala Esperanto-Asocio (UEA), deklaris:
Esperanto do ne estas la propraĵo de la mondo, sed, kiel ĉiu lingvo, la propraĵo de siaj konstantaj uzantoj, la apartenaĵo de la “popolo Esperantista”. […] Tiu popolo ekzistas. Ankoraŭ tre malgranda kaj tre dissemita ĝi estas sur la vasta mondo, sed sian estadon ĝi pruvas per la vivo ĉiutaga […]. Ne, “esperantista popolo” ne estas “infana ĥimero” aŭ “ridinda metaforo”, ĉar lingvo ne povas vivi sen sia popolo. Tiu malgranda popolo ĉiutage kreskos, kaj ju pli ni multigos kaj plirealigos ligilojn, kiuj ekzistas inter ĝiaj membroj, des pli ĝi fortikiĝos kaj potenciĝos.[26]
Ankaŭ Edmond Privat esprimis la saman opinion en prelego dum la 7-a UK, titolita Pri Esperanta literaturo, sed identigante la kernon de la esperanta identeco en la originalaj poemoj:
La franca pensulo Ernest Renan, ie skribis tion ĉi: "Ke homoj formas unu popolon, tion faras ilia memoro pri l' grandaj aferoj komune faritaj kaj ilia volo por plenumi novajn." Precize tiun memoron kaj tiun volon oni ĉe preskaŭ ĉiu linio povas ekvidi en tiuj komunaj poemoj. Tial ili bone atestas la ekziston de nia esperantista popolo, kaj ne nur ĝian malfacilan komenciĝon, ĝian senlacan bataladon kontraŭ mokoj kaj persekutoj, ĝian pacan militadon sen iaj armiloj, krom granda morala kuraĝo kaj esperplena pacienco.
Inter 1961 kaj 1962 ekzistis kooperativa projekto de vilaĝo en Anglio, sub la nomo Esperanto-Civito[27].
La Pakto por la Esperanta Civito estis lanĉita en Ĉaŭdefono (Svislando) en 1998, fare de la establoj partoprenintaj en la unua Forumo por la Esperanta Civito. Post dujara diskuto, la Konstitucio estas promulgita en Sabloneto (Italio) fare de la tria Forumo, kiu samtempe fariĝis unu el la du branĉoj de la Civita Parlamento. La unuaj elektoj por la Senato okazis la 15-an de decembro, 2001, kiam gajnis por la unua fojo la Verda Listo. La unua Konsulo fariĝis Walter Żelazny; lia Unua Vickonsulo estis Ljubomir Trifonĉovski.
Remove ads
Censado
La membreco en la Civito, kiun ĝi nomas civitaneco, estas senpaga kaj dumviva. Ĉiun kvinan jaron, la Civito faras censadon por eltrovi, kiom da civitanoj estas. La unua oficiala censado okazis en 2006 kaj trovis, ke 30% de la membroj estis virinoj kaj 70% loĝis en Eŭropo.[28] En 2019, ĝi deklaris 459 civitanojn.[29] La censado en 2019 eltrovis ke 29.56% estis virinoj, 41 (8.9%) estis sub la aĝo de 35 kaj 8.54% ricevis la civitanecon pro familiano.[30] 53% loĝas en Eŭropo, 34% loĝas en Afriko kaj nur 8% loĝas en aliaj kontinentoj, kiel Azio kaj Ameriko.[29]
Remove ads
Civitaniĝo kaj ekscivitaniĝo de la Civito
Kerna premiso por peti la Esperantan civitanecon estas percepti sian esperantistecon kiel memelektitan partoprenon al diaspora lingva minoritato. La civitaneco estas senpaga kaj dumviva, ĝi donas eblecon ricevi konstantajn rabatojn ĉe la establoj aliĝintaj al la Pakto kaj partopreni la politikan vivon de la Civito, voĉdoni kaj kandidati. En la nuna momento, eblas civitaniĝi nur pere de skriba dokumento disdonebla de paktinta establo, sed la Kapitulo diskutas la ideon lanĉi modelon de virtuala petskribo (jam preta), kiu faciligu la civitaniĝon kaj la rilatojn inter establoj kaj Civito.
Civitaniĝo
Por peti la civitanecon, unue oni devas scipovi Esperanton. Poste, oni turnas sin al establo aliĝinta al la Pakto, por ke ĝi peru la petskribon al la Civito. Normale, la individua petinto devas esti membro (aŭ abonanto, lernanto ktp) de tiu establo, ĉar ĝi garantias por li. Se parenco jam havas la esperantan civitanecon, tiu mem povas peri la peton.
Ekscivitaniĝo
Ĉar la civitaniĝo estas senpaga kaj principe dumviva, la homo ĝin petanta komprenas kaj elektas tion individue, libere kaj spontane. La eksiĝo postulas koston de unu speso (90 svisaj frankoj) por kovri la administrajn kostojn de la Registro kaj la kunvokon de la Kortumo, kiu kunsidos por verdikti la ekscivitaniĝon. Oni konsideru ke ekspluatante la rabatojn je kiuj civitano rajtas kadre de direktivo Hiltbrand, ekz. pro lingva ekzameno laŭ LTSEC aŭ partopreno en evento organizita de paktinta establo ktp, la ŝparota sumo dum unu jaro jam superus la kostojn de eventuala eksiĝo, indicebla laŭ la kvar kontingentoj fiksitaj de la Monda Banko.
Remove ads
Eksteraj rilatoj

Kerna rimedo por la prizorgo de la eksteraj rilatoj kun la subjektoj de internacia juro kaj gravaj internaciaj organizoj estas la tiel nomataj "legacioj" (en Ĉaŭdefono, Stokholmo kaj Budapeŝto, ekde 2026 ankaŭ en Buĵumburo).
En ĝiaj eksteraj rilatoj la Civito celas prestiĝon ĉe internaciaj institucioj: PEN Internacia, Naturfreunde International (NFI), Asocio de Lingvaj Testistoj en Eŭropo (ALTE) kaj la Internacia Konsilio de Virinoj.
Rilatoj kun UEA
Komplete mankas rilatoj inter la Civito kaj Universala Esperanto-Asocio. La Civito ne pretendas reprezenti la tutan esperantan komunumon, nek ĝia ekzisto kontraŭas la laboron de centralizita movado, kiu per sia rigardo eksteren plenumas la gravan taskon de varbado kaj rekrutado – rolon, kiun komunumo de malgrandaj dimensioj, orientita ĉefe al fortika solidareca ligo inter siaj membroj, kia estas la Civito, malfacile povas plenumi. Kaj ĝuste tial la Civito kritike priskribis la nuntempan E-movadon, kie evidente percepteblas la manko de klara strategia agadplano kaj konkretaj atingoj; ĉar movado, male ol popolo, devas konstante pruvi la sencon de sia ekzisto kaj la aktualecon de sia celaro.
Rilatoj kun Libera Folio
Dum pluraj mandatoj, la Civito gardis malaltan opinion pri Libera Folio kaj eĉ rifuzis uzi ties nomon en oficialaj komunikoj, anstataŭigante ĝin per "skandalisma retgazeto" aŭ "nordeŭropa skandalgazeto". Tamen, tiuj tensioj koncernis nur la redakcion de revuo kaj parton de la tiama ekzekutiva povo de la Civito (ĝis la mandato 2019-2024), ili neniel envolvas la tutan civitanaron en la ĝeneralan opiniadon pri Libera Folio.
Remove ads
La demisio de konsulino
En decembro 2016, Chamberline Nguefack estis elektita kiel konsulo (prezidanto) de la Civito[33]. Sed la 3-an de aŭgusto 2017, ŝi demisiis ĉar ŝi malkovris ke "mi estis senskonscie kunkulpulo de kaŝita celo de la Civito."[34] En artikolo por La Ondo de Esperanto, ŝi klarigis ke ŝi maltrankviliĝis kiam ŝi aŭdis Giorgio Silfer kaj Marie Conde Rey paroli pri la morto de UEA kvazaŭ ĝi estis ilia celo. "Mi ektimis pri la laboroj de tiu grupo: ĉu oni uzas min por celoj kaŝitaj de mi?" Ŝi daŭrigis: "verŝajne, Silfer revas regi la mondon esperantistan"[34].
Laŭ ŝi, ŝi provis labori kontraŭ tiu sinteno kaj por pli bonaj rilatoj kun UEA kaj aliaj esperantaj organizaĵoj. Sed ŝi diris ke ŝi malsukcesis. "Kiom naiva mi estis! Pensi, ke la regema Silfer, kiu ĉiam ĉion kontrolas en la Civito – verkas mem la revuon, la amendoproponojn, la rezoluciojn – lasus sian aferon en la manojn de iu alia?".[34]
Ŝia demisio ne estis akceptita kaj la Civito eĉ ne raportis pri ĝi. Nur aperis mallonga anonco pri iu “foresto” sen iu informo.[35] Responde al tiu, Nguefack diris: "Giorgio pensas, ke li povas ĉion kontroli, ke li regas homojn, ke li povas perforte devigi ĉiujn – precipe afrikanojn – agi tiel, kiel li volas. Tial li ne aperigis en HeKo mian demision. Li aperigas nur tion, kio glorigas la Civiton".[36]
HeKo neniam raportis pri ŝia demisio aŭ publikigis ŝian demisian leteron, kaj post la demisio aperis kelkaj artikoloj, kiuj kritikis ŝin.[37][38] [39] En novembro, HeKo raportis ke ŝi estis survoje al eksigo pro "misuzo de povoj kaj eventuale privata intereso en oficaj agoj".[40][41] Je la 27-a de decembro 2017, la Senato de la Civito, debatis kaj denuncis Nguefack, kaj voĉdonis por imputi ŝin[42]. Silfer diris ke ŝia agado "malfortigas la konfidon al afrikanoj kaj virinoj".[42] La raporto de HeKo substrekis ke iuj afrikanoj kaj virinoj voĉdonis kontraŭ Nguefack[42], malgraŭ ke la plimulto de la senatanoj kontraŭ ŝi estis nek virinoj nek afrikanoj. Nur tiam, la demisio estis akceptita.
Remove ads
Komitato Armand Su
Armand Su estis ĉina esperantisto kiu suferis senkulpe en prizono de Ĉinio. La Komitato Armand Su estas instanco de la Esperanta Civito, funkciante kiel speco de "Esperantia Amnestio", kaj komencis en 2002 labori por klopodi helpi, morale kaj praktike, ĉiujn esperantistojn kies persona libereco estas iel limigita. Inter la plej famaj estis V. Bujak, unu el la plej elstaraj majstroj de orientaj batalartoj en Sovetunio, kaj Billy Waldon, foje nomata Sekvojo (en la ĉeroka: N.I. Sequoyah). Pri tiu temo, la brazila kriminologo kaj esperantisto César Barros Leal aŭtoris libron kies esperanto-eldono titolas "Enprizonigo - krepusko de erao"[43].
Responsas nune pri la Komitato Armando Su la vickonsulo pri socialaj aferoj.
Remove ads
Kritikoj
Ne ĉiuj esperantistoj konsentas kun la kreo kaj celoj de la Civito. Multaj kritikis ĝiajn fondajn ideologiojn. Robert Nielsen forte kritikis ĝin en sia blogo Teo kaj Libroj, kaj nomis ĝin "sensencaĵo". Li kritikis la influon de Giorgio Silfer, erarojn en la raportado de HeKo, la devon pagi por eliri, la sintenon kontraŭ UEA kaj Libera Folio, kaj nomis la Civiton "ŝajn-ŝtato".[44]
En la du jaroj antaŭ la Projekto de Konstitucia Ĉarto kaj fondo de la Civito, la verkisto Jorge Camacho kolektis diversajn kritikojn pri la Civito en sia verko La liturgio de l' foiro. Jouko Lindstedt tiam skribis, ke "La Civito estas provo de la raŭmistoj uzurpi la koncepton de Esperantujo".
Remove ads
Referencoj
Bibliografio
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads