Evea lingvo

lingvo parolata en Ganao kaj Togolo From Wikipedia, the free encyclopedia

Evea lingvo
Remove ads

La evea lingvo (Ɛ̀ʋɛ̀ gbè) estas la plej disvastiĝinta lingvo el la gbea lingvaro, parolata de 5 milionoj da parolantoj en Ganao kaj Togolando kaj Benino.

Thumb
Rapidaj faktoj natura lingvo • moderna lingvo, Gbea lingvaro • Kvaa lingvaro ...

La lingvo nomiĝas ankaŭ Eibe, Ebwe, Eve, Efe, Eue, Vhe, Gbe, Krebi, Krebe aŭ Pape.

La gbea lingvaro apartenas al la kvaa lingvaro, branĉo de la niĝerkonga lingvofamilio, kaj dispartigeblas krom la evea al kvar pliaj ĉefaj lingvoj respektive dialektaroj: la gena (Gen), fonua (Fon) kaj aĝa (Aja) lingvoj, plus la grupo de fla-feraaj lingvoj (Phla-Pherá).

La evea lingvo apartenas al la tonaj lingvoj, analizaj lingvoj kaj la baza vortordo estas Subjekto Verbo Objekto.

La evea estas unu el la plej bone dokumentitaj afrikaj lingvoj, precipe danke al la laboro de la germana lingvisto Diedrich Westermann, kiu publikigis multajn vortarojn kaj gramatikajn traktatojn pri la evea kaj la aliaj Gbea-lingvoj.

Remove ads

Vikipedio en la evea

Estas vikipedia sekcio  en la evea lingvo, la unua redakto estis farita en 2004.. Ĝis la 29-an de marto 2023, la sekcio enhavas 819 artikolojn (totala nombro da paĝoj - 3585); 13.911 membroj estas registritaj en ĝi, du el ili havas administran statuson; 29 partoprenantoj faris ion en la lastaj 30 tagoj; la totala nombro da redaktoj dum la ekzisto de la sekcio estas 54 528.

Sintakso

La kutima vortordo estas Subjekto-Verbo-Objekto. En posedkonstruaĵoj, la nomo de la posedanto antaŭas la nomon de la posedaĵo. Adjektivoj, numeraloj, demonstrativoj kaj relativaj pronomoj sekvas la ĉefan substantivon.

La evea havas riĉan sistemon de seriaj verbokonstruoj (vidu Ansre 1961).

Alfabeto

Unua ortografio por la evea estis desegnita fare de germanaj misiistoj en la dua duono de la 19-a jarcento. La evea estas skribita en la afrika referenca alfabeto. Jen la latina alfabeto kun kelkaj IPA- signaro aldonita:

Pliaj informoj A a, B b ...

N skribita post vokalo indikas nazaligo . Tonalto estas montrata skribe nur kiam necese por eviti ambiguecon. Tiel okazas, ekzemple, kun la vortoj "ni" kontraŭ mi "vi", kaj "vi/vi" kontraŭ wo "ili/ili/ili":

  • ekpɔ wò [[ɛ́k͡pɔ̀ wɔ̀]] ? — "li vidis vin"
  • ekpɔ wo [[ɛ́k͡pɔ̀ wɔ́]] ? — "li vidis ilin"

Eksteraj ligiloj

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads